La alegana betulo (Betula alleghaniensis), estas specio de betulo, hejma en orienta Nordameriko, ekde Novlando ĝis Nova Skotujo, Nova Brunsviko, suda Kebekio kaj Ontario, kaj la sudorienta angulo de Manitobo en Kanado, okcidente ĝis Minesoto, kaj sude en Apalaĉa Montaro ĝis norda Georgio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alegana betulo
Somera foliaro de Alegana betulo
Somera foliaro de Alegana betulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Betula alleghaniensis
Britton, 1904
Sinonimoj

  • B. lutea Micĥ.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La alegana betulo estas la provinco-arbo de Kebekio, kie ĝi estas ofte nomita merisier [merizje], nomo kiu en Francujo estas uzata por la ĉerizarbo. La angla nomo, yellow birch (flava betulo) referencas al la koloro de la arboŝelo [1].

Priskribo redakti

Ĝi estas mezgranda foliarbo atingante altecon de 20 metroj (escepte 30 metroj) kun trunko ĝis 80 cm de diametro. La ŝelo estas glata, flav-bronzkolora, senŝeliĝante en maldikaj horizontalaj strioj, kaj ofte kun malgrandaj nigraj makuloj kaj cikatroj. La branĉetoj, se ili estas kontuzitaj, havas malfortan odoron de salikila metilo, kvankam ne tiel fortan kiel ĉe la rilata la dolĉa betulo (Betula lenta). La folioj estas alternaj, ovalaj, 6-12 cm longaj kaj 4-9 cm larĝaj, kun fajne segildentaj marĝenoj. La floroj estas vent-polenitaj amentoj, 3-6 cm longaj. La masklaj amentoj estas pendantaj, la femalaj amentoj starigantaj. La fruktoj aŭtune maturiĝas, estas kunmetitaj de multaj malgrandegaj flugilhavaj semoj enpakitaj inter la amentobrakteoj.

La ligno de tiu nearktisa specio estas amplekse uzata por plankoj, mebloj kaj dentpikiloj. Plejparte de la ligno vendata kiel betulo en Nordameriko devenas de tiu specio. Pluraj specioj de lepidopteroj uzas la arbon kiel nutraĵfonton por siaj raŭpoj.

 
Arboŝelo de alegana betulo.

Vidu ankaŭ redakti

Alegan-altaĵaj arbaroj
Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj
Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj
Novanglaj-akadiaj arbaroj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

angle Flaŭro de Nordameriko : Priskribo de alegana betulo (eFloras).
angle Priskribo kaj arealo de alegana betulo.
angle Bildoj de alegana betulo. Arkivigite je 2006-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
angle Arealo de alegana betulo. Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine