Alejandro Cossavella

argentina esperantisto

Alejandro Cossavella (naskiĝis la 20-an de oktobro 1965 en Argentino) estas esperantisto kaj transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".

Alejandro Cossavella
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1965 (1965-10-20) (58-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
TTT
Retejo http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella/?lg=eo
vdr

Li loĝas en Brasília, Brazilo, kie li regule koncertas hispane, portugale, angle kaj esperante. Li muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.

Muzika kariero redakti

En Esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Kun la grupo La Porkoj li produktis la albumon Ŝako (1999). En 2002 kun Flavio Fonseca li muzikis en "Brazila kolekto - Tom Jobim en Esperanto". Kun Strika Tango li en 2004 kreis la albumon "Civilizacio".

Krome li kontribuis al BA2 per proza teksto.

De aŭtuno de 2008 ĝis januaro de 2009 li entreprenis koncertan turneon tra Eŭropo organizitan de EUROKKA.

Diskaro redakti

  • Ŝako (1999, kun La Porkoj)
  • Civilizacio (2004, kun Strika Tango)
  • Revolucio en pajleraro (2009, sole)
  • Tro (2019, kun Ale kaj Vojaĝo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti