Alejandro Sánchez Pizarro (n. la 18-an de decembro 1968, en Madrido, Hispanio). Konata per la artista nomo Alejandro Sanz, li estas muzikisto, komponisto kaj kantisto de Hispanio. Li vendis pli da 25 mililonojn da diskoj tra la tuta mondo. Sanz gajnis tra lia profesia vivo 15 premiojn Latinamerikaj Grammys kaj 2 Grammy. Li komencis la artan karieron en la 1980-aj jaroj, per la surbendigado de la disko Los chulos son pa' cuidarlos, sub la nomo de "Alejandro la Granda", sed tiu unua muzikalbumo estis preteratentata. Poste kun la paso de la tempo liaj kantoj disaŭdiĝas diverslande kaj ekfamiĝas en la 1990-aj jaroj. Nuntempe loĝas en Usono, en la urbo Miami sed kutime somerumas en Ekstremaduro, Hispanio, kie li aĉetis grandan farmon. Sanz kantis apud aliaj steluloj de la hispanlingva mondo kaj anglalingvaj. Lia lasta KD estis en la angla por plifortigi sian pozicion en la usonangla muzika merkato. Sanz estas la unua malpermesita kantisto en Venezuelo kaj unu el la multaj de Kubo (kvankam en Kubo la plimulto estas ekzilintaj kubanoj aŭ tiuj kiuj naskiĝis en Usono el kubaj gepatroj) pro lia rekta kritiko kontraŭ la aŭtoritatecaj reĝimoj de Hugo Chavez kaj Fidel Castro.

Alejandro Sanz
Persona informo
Naskonomo Alejandro Sánchez Pizarro
Naskiĝo 18-an de decembro 1968 (1968-12-18) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaportugalaitalakataluna
Loĝloko Miami
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Raquel Perera • Jaydy Michel
Okupo
Okupo muzikistokantistokomponistogitaristo
TTT
Retejo http://www.alejandrosanz.co
vdr

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti