Alexander Imich (naskiĝis la 4-an de februaro 1903 en Częstochowa, mortis la 8-an de junio 2014 en Nov-Jorko) – pola-usona kemiisto kaj parapsikologo juddevena, supercentjarulo. Malgraŭ sia progresinta aĝo estis aktiva prezidanto de Phenomena Research Center en Nov-Jorko. La 15-an de septembro 2013 lia aĝo estis dokumentita de Gerontology Research Group. Post morto de italo Arturo Licaty (la 24-an de aprilo 2014) laŭ tiu ĉi centro li iĝis la plej maljuna viro en la mondo.

Aleksander Imich
Persona informo
Naskonomo Aleksander Herbert Imich
Naskiĝo 4-an de februaro 1903 (1903-02-04)
en Częstochowa
Morto 8-an de junio 2014 (2014-06-08) (111-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorko,  Usono
Lingvoj polajidorusausona angla vd
Ŝtataneco UsonoPollandoRusia Imperio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo kemiisto • parapsikologo • verkistozoologo vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua biografio redakti

Li naskiĝis en juda familio. Aleksander Imich en la aĝo de 15 jaroj aliĝis kun siaj samaĝaj lernejanoj por batali kontraŭ bolŝevikoj por sendependeco de Pollando. Lia pli aĝa frato laboris kiel instruktoro en aŭtomobila profesio. Kun apogo de la frato li povis servi al la patrujo laborante kiel ŝoforo de armeaj kamionoj.

En 1921 Imich finis la Unuan Ŝtatan Gimnazion je la nomo al Henryk Sienkiewicz en Częstochowa. La 5-an de decembro 1927 estis arestita kun riproĉo de aparteneco al Anarkia Pola Federacio. En 1929 doktoriĝis pri bestoscienco en Jagelona Universitato en Krakovo. Ne povante trovi laboron en sia ellernita profesio li translokiĝis al fakultato de kemio. Dum libera tempo okupiĝis pri parapsikologiaj esploroj. En 1932 anoncis raporton en germana revuo Zeitschrift für Parapsychologie. Liaj ceteraj notaĵoj kaj fotoj pri la esplorado, kiuj ne estis publikigitaj perdiĝis dum la dua mondmilito.

Dum la milito Imich kune kun sia edzino Wela loĝis en Bjalistoko, kie estis engaĝita kiel kemiisto. Poste ili estis internigitaj en labortendaron pro rifuzo akcepti sovetan civitanecon. Post kiam ili revenis al Pollando montriĝis, ke lia tuta familio estis murdita de germanoj. Timante sovetan okupadon de Eŭropo komence de la 50-aj jaroj ili elmigris al Usono.

Emigrado redakti

Post longa periodo de kariero kiel kemiisto-konsultanto, li pensiiĝis en Nov-Jorko. Post morto de la edzino en 1986, Imich reveis al parapsikologio. Li estas aŭtoro de pluraj artikoloj por fakaj revuoj kaj de la libro Incredible. Tales of the Paranormal (Paranormalecaj rakontoj, 1995). En 1999 iĝis prezidanto de Phenomena Research Center, provante trovi manieron por produkti "ŝlosilan montraĵon", kies celo estus prezento de la realeco de paranormalaj fenomenoj al la ĉefa medio de sciencistoj kaj la publika opinio. Li loĝis sur Manhatano, kie mortis pro naturaj kaŭzoj.

Post la morto de Imich la plej maljuna viro iĝis japano Sakari Momoi (naskita unu tagon post li, la 5-an de februaro 1903.

Eksteraj ligiloj redakti

  • New York Times - kun fotoj
  • [1] Ralph Brumenthal: World’s Oldest Man, Though Only Briefly, Dies at 111 in New York
  • [2] Alexander Imich: Incredible Tales of the Paranormal: Documented Accounts of Poltergeist, Levitations, Phantoms, and Other Phenomen