Aleksandr Proĥorov

Aleksandr Miĥajloviĉ PROĤOROV (ruse Александр Михайлович Прохоров; 11-an de julio en 1916 en Atherton, Aŭstralio - 8-an de januaro 2002 en Moskvo) estis soveta fizikisto, Nobel-premiito pri fiziko en 1964[1].

Aleksandr Proĥorov
Nobel-premiito
Persona informo
Александр Прохоров
Naskiĝo 11-an de julio 1916 (1916-07-11)
en Atherton
Morto 8-an de januaro 2002 (2002-01-08) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Faculty of Physics, State University of Saint Petersbourg • Lebedev Physical Institute • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Galina Shelepina vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • redaktisto vd
Laborkampo fiziko • kvantuma elektroniko • laseromasero vd
Doktoreca konsilisto Vladimir Migulin • Sergei Rytov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gepatroj de Proĥorov reveturis en 1923 en la Sovetunion, kie la junulo studis ekde 1934 en la Ŝtata Universitato de Sankt-Petersburgo inter aliaj ĉe Vladimir Fock. Li finstudis en 1939 kaj eklaboris ĉe la Lebedev-instituto en Moskvo en Laborarotrio pri Osciladoj N. Papaleksi. Li estis soldato dum la dua mondmilito, rehejmiĝis post la dua vundiĝo en 1944 al la Lebedev-instituto. Li doktoriĝis en 1946 tie per la teoria laboro pri frekvenco-stabiligo en tub-oscililo. Li esploris en 1947 je propono de Veksler (malkovrinto de la sinkrotono en Rusio) pri kohera sinkrotona radiado pro sia disertacio. Li estis ekde 1950 vicdirektoro de Laboratorio pri oscilada esplorado ĉe la Lebedev-instituto (sub M. Leontoviĉ), kaj ekde 1954 ties direktoro. Krom tio, li estis profesoro en la Lomonosova Universitato. Li evoluiigis en 1955 tie kun Basov la koncepton de opta pumpilo kaj la maser-principon. Oni konstruis en la instituto diversajn maserojn en la 1950-aj jaroj. En kadro de esploro de spektro de elektronenspina rezonanco de rubinlasero, malkovris li en 1957 ties potencialon kiel lasermaterialo kaj proponis en 1958 konstruon de rubinlasero, kion do realigis Theodore Maiman en 1960. La paralelaj evoluigaj laboroj de maseroj okazis en Usono fare de Charles Townes kaj Arthur Schawlow.

Li estis inter 1971 kaj 1990 kunlaboranto je eldono de la Granda Soveta Enciklopedio. Li estis de 1973 ĝis 1991 vicdirektoro de la Lebedev-instituto kaj samtempe prezidanto de la Sekcioj Fiziko kaj Astronomio de la Soveta Akademio de Sciencoj. Li estis de 1983 ĝis 1998 direktoro de Instituto pri Fiziko kaj Teknologio (Instituto pri Ĝenerala Fiziko) en Moskvo, post tio ĝis sia morto en 2001 estis honora direktoro. Li estis membro kaj honora prezidanto (krom L. Pauling kaj Y. Ikemi) de la Internacia Akademio de Sciencoj kaj kunfondinto de ties Rusia Sekcio.

Lia edzino estis Galina Ŝelepina kaj ili havis unu filon.

Referencoj redakti