Aleksandr Samedov

rusia futbalisto

Aleksandr Samedov aŭ plennome Aleksandr Sergejeviĉ Samedov (ruse Александр Сергеевич Самедов, azerbajĝane Aleksandr Səmədov, angle latinliterigata Aleksandr Sergeyevich Samedov) estas rusia-azerbajĝana futbalisto (la patro estas azerbajĝana kaj la patrino rusia). Li naskiĝis la  19-an de julio 1984(nun 1984-07-19) en Moskvo, do nun estas 39-jara.

Aleksandr Samedov
en 2014
en 2014
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1984 (1984-07-19) (39-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Li inter la jaroj 1995 kaj 2000 futbale edukiĝis en la klubo Spartak Moskvo, de 2001 ĝis 2005 pasigis siajn unuajn profesijan jarojn tie kaj ekde la jaro 2017 denove profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo. Krome li ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "19".