Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)

lasta caredzino de Rusio

Alix de Hesio-Darmstadt, germane Alix von Hessen-Darmstadt, plena formala nomo Victoria Alix Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein (naskiĝis la 6-an de junio 1872 en Darmstadt, ĉefurbo de la grandduklando Hesio-Darmstadt, ekde 1871 parto de la Germana Regno; murdiĝis en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918 en Jekaterinburg) estis princidino de la grandduklando Hesio-Darmstadt kaj car-edzino de Rusio.

Sankta
Aleksandra Fjodorovna
Alix de Hesio-Darmstadt
Caredzino de Rusio
Persona informo
Naskonomo Alix Viktoria Helene Luise Beatrix
Naskiĝo 6-an de junio 1872 (1872-06-06)
en Darmstadt
Morto 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (46-jaraĝa)
en Jekaterinburgo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezioluteranismo vd
Lingvoj rusaanglagermana vd
Loĝloko Alexander Palace vd
Ŝtataneco Rusia ImperioGermana Imperiestra Regno vd
Subskribo Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)
Familio
Dinastio House of Hesse-Darmstadt vd
Patro Ludoviko la 4-a, grandduko de Hesio vd
Patrino Alico de Britio vd
Gefratoj Princess Victoria of Hesse and by Rhine • Princess Elisabeth of Hesse and by Rhine • Princess Irene of Hesse and by Rhine • Ernesto Ludoviko, grandduko de Hesio • Prince Friedrich of Hesse and by Rhine • Princess Marie of Hesse and by Rhine vd
Edz(in)o Nikolao la 2-a
Infanoj Olga Nikolajevna RomanovaTatjana Nikolajevna RomanovaMarija Nikolajevna RomanovaAnastasija Nikolajevna RomanovaAleksej Nikolajeviĉ Romanov vd
Parencoj Viktoria de Britio vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo • regento • pentristo • flegisto vd
Aktiva en Carskoje Selo vd
Sanktulino
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Kanonizo 2000
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la princidino kiel rusia imperiestrino Aleksandra Fjodorovna en 1899

Per sia edziniĝo kun la pli posta rusia caro Nikolao la 2-a en 1894 ŝi iĝis la lasta regantino de la Rusia Imperio - kadre de la edziniĝo ŝi konvertiĝis de luteranismo al la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj alprenis la rusan nomon Александра Фёдоровна, do Aleksandra Fjodorovna (foje ankaŭ latinigita Aleksandra Teodorovna). Ŝi estis la sesa infano kaj kvara filino de la grandduko Ludoviko la 4-a de Hesio-Darmstadt kaj de la princidino Alice, kiu estis la dua plej aĝa filino de la reĝino Viktoria de Britio, la avino de Alix.

la geedziĝo en 1894

Kadre de la Februara revolucio de 1917 la caro Nikolao estis devigita abdiki, kaj la situacio por la cara familio en la revoluciaj perturboj rapide iĝis danĝera. La tiutempa reĝo Georgo la 5-a de Britio, kvankam kuzo kaj de Alix kaj de Nikolao, rifuzis evakuigi la caran familion al Britio. Unue la familio malliberiĝis en palaco en Carskoje Selo, la nuna urbo Puŝkin, kaj en aŭgusto 1917 transporiĝis al Tobolsk en Siberio, en origina intenco savi la familianojn el la revoluciaj perturboj. Kadre de la oktobra revolucio tamen la familio portiĝis al la urbo Jekaterinburg, tiam kontrolita per bolŝevikoj. Tie la tuta familio kun siaj servantoj post plurmonata malliberigo estis pafmortigita en kelo de la domo Ipatjev (Дом Ипатьева) en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918.