Aleksandra Sarkofago

La Aleksandra Sarkofago estas helenisma ŝtona sarkofago de la fino de la 4a jarcento a.K. ornamita per ĉizitaj basreliefo montrantaj bildojn pri Aleksandro la Granda.[1] La verko estas rimarkinde bone konservita kaj estis celebrata pro sia alta estetika atingo. Ĝi estas konsiderata elstara havaĵo de la Istanbula Arkeologia Muzeo.[2]

Aleksandra Sarkofago.
Detalo de Aleksandro la Granda ĉe la Aleksandra Sarkofago.

La tiel nomata "Aleksandra Sarkofago", malkovrita ĉe Sidono kaj nune en la Istanbula Arkeologia Muzeo, estas tiele nomita ne ĉar oni pensas ke ĝi enhavis la restaĵojn de Aleksandro, sed ĉar ties basreliefoj priskribas Aleksandron kaj liaj kompanoj luktantaj kontraŭ la persoj kaj ĉasantaj. Origine oni pensis ke ĝi estis la sarkofago de Abdalonimo (m. 311 a.K.), nome reĝo de Sidono nomumita de Aleksandro tuj post la batalo de Iso en 331.[3][4] Tamen, pli ĵuse, oni sugestis ke ĝi povus dati el antaŭ la morto de Abdalonimo.

Referencoj redakti

  1. Ancient Greece: From the Archaic Period to the Death of Alexander the Great, Britannica Educational Publishing, p.176
  2. Istanbula Muzeo, nombroj 72–74.
  3. Studniczka 1894, paĝoj 226ff
  4. (1965) “The Portraits of Alexander”, Greece & Rome, Second Series 12.2, p. 183–188. doi:10.1017/s0017383500015345. 

Literaturo redakti

  • Studniczka, Franz (1894). Achäologische Jahrbook 9.