Aleksandro de Bergamo

romia soldato en la Legio teba kaj kristana martiro

Aleksandro de Bergamo (itale: Alessandro di Bergamo), konata kiel Sankta Aleksandro, (mortis martirigita la 26-an de aŭgusto 303 en Bergamo, Italio) estis romia soldato en la Legio teba kaj estas konsiderata kiel sanktulo en la Rom-katolika eklezio.

Sankta
Aleksandro de Bergamo
Statuo de Sankta Aleksandro de Bergamo kultata en preĝejo de Cervignano d'Adda, Italio
Statuo de Sankta Aleksandro de Bergamo kultata en preĝejo de Cervignano d'Adda, Italio
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Romo, Italio
Morto 26-a de aŭgusto 303
en Bergamo, Italio
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo militistosoldato vd
Laborkampo Militservo • martiriĝo • misiado vd
Sanktulo
Honorata en Roma Katolika Eklezio
Festotago 26-a de aŭgusto
Patroneco Bergamo kaj Diocezo de Bergamo, Besozzo, Capriate San Gervasio, Cervignano d'Adda
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Oni ne scias multon pri la naskiĝo kaj junaĝo de Aleksandro. Li verŝajne naskiĝis en Romo en la 3-a jarcento kaj certe estis romia soldato, centestro de la legio estrita de sankta Maŭrico.

Laŭ tradicio, la centopo kiun komandis Aleksandro estis translokita ĉ. 301 de Mezopotamio al okcidento en Kolonjo, poste al Brindizio, cele al Afriko. Imperiestro Maksimiano estis ordoninta persekutojn kontraŭ kristanaj soldatoj dum la longa vojaĝo de la legio. Ankaŭ multaj soldatoj rifuzintaj mortigi siajn kristanajn kunulojn estis ekzekutitaj en Agaunum, hodiaŭ Sankta Maŭrico en Svislando.

Aleksandro eskapis el tiu unua masakro fuĝante, sed li estis enkarcerigita en Milano, ne volinte malagnoski sian kristanan fidon. Helpita de Sankta Fedele de Como, li sukcesis denove forfuĝi, sed estis denove arestita.

Post plia eskapo, li estis definitive kaptita kaj senkapigita en Bergamo la 26-an de aŭgusto 303.

En la loko kie supozeble Aleksandro estis martirigita staras kolono kiu memorigas la eventon, kaj apuda preĝejo estas al li dediĉita.

Aliaj bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti