Aleksandro de Haleso

angla teologo kaj filozofo

Aleksandro de Haleso (naskiĝis en Haleso, nuna Halesowen, Okcidentaj Midlandoj, Shropshire, 1185 - mortis en Parizo, en la 21-a de aŭgusto 1245) estis angla filozofo kaj franciskana teologo, rimarkinda pensulo kiu okupis gravan rolon en la historio de la skolastiko kaj en la franciskana lernejo. La papo Aleksandro la 4-a nomis lin "Doctor Irrefragibilis" en la buleo De Fontibus Paradisi kaj "Theologorum Monarcha".

Alexander Halesius
Persona informo
Naskiĝo 1185
en Haleso, nuna Halesowen, Okcidentaj Midlandoj, Shropshire,  Anglio
Morto 21-a de aŭgusto 1245
en Parizo,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinomeza angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo filozofo • teologo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis el riĉa familio kaj studis en la Universitato de Parizo kie li fariĝis Magistro pri Artoj iom antaŭ ol 1210. Inter 1212 kaj 1213 li komencis studi teologion kaj fariĝis reganta majstro en 1220 aŭ 1221. Li enkondukis la "Libron pri la Sentencoj"[1] de Petrus Lombardus kiel baza lernolibro por la studo de teologio. Dum la striko de la universitato en 1229, Aleksandro partoprenis en ambasada misio al Romo por pridiskuti la rolon de Aristotelo kiel objekto de la kurso.

Ĉar li konservis prebendon el Holborn[2] (antaŭ ol 1229), krom iu kanonikeco en la Preĝejo de Sankta Paŭlo en Londono (1226-1229), li vizitis Anglion en 1230 kie li ricevis kanonikecon kaj arkidekaneco en Coventry kaj Lichfield, sia denaska diocezo. Li instruis en Parizo en 1232-1233, tamen, li partoprenis en delegacio de Henriko la 3-a kune kun Simon Langton kaj Fulk Basset por negoci la pacorenovigon inter Anglio kaj Francio.

En 1236 aŭ 1237, aĝante 50 jarojn, Aleksandro donis mirindan paŝon kaj eniris en la Franciskanan Ordenon, tiele li fariĝis la unua franciskana frato kiu okupis katedron en la universitato. Liaj doktrinaj vidpunktoj fariĝis la deirpunkto por la franciskana lernejo pri teologio. Li daŭre instruis kaj reprezentis la universitaton kaj partoprenis en la Unia Koncilio de Liono, en la vintro de 1245.

Post reveni al Parizo, Aleksandro ekmalsaniĝis, plej eble dank'al epidemio kiu trabalais la urbon. Iom antaŭ lia morto, lia katedro estis okupita de Jean de La Rochelle (1200-1245)[3], starigante la precedencon ke tiu seĝo estos ĉiam atribuita al iu franciskana frato.

Kiel la unua franciskano kiu okupis seĝon en la Universitato de Parizo, Aleksandro havis multajn elstarajn disĉiplojn. Li estis nomita Doctor Irrefragibilis[4] kaj Doctor Doctorum[5]. Tiu lasta titolo estas speciale pravigebla dank'al lia rolo en la formado de pluraj franciskanoj, kiu pli malfrue fariĝis influhavaj pensistoj en la fakultato, inter ili Sankta Bonaventuro, Odo Rigaldus (1200-1275)[6], Vilhelmo de Melitono[7] kaj Rikardo Rufo el Kornvalo. Bonaventura eble ne estis rekta lernanto de Aleksandro de Haleso, tamen, li ĉiam raportis al li kie sia "patro kaj majstro" krom elesprimi ofte la volon "sekvi liajn paŝojn".

Verkoj redakti

 
Summa universae theologiae
  • Postilla seu expositio litteralis [et] moralis Nicolai de Lira ordinis minorum super epistolas [et] evangelia quadragesimalia: cum q[u]onibus fratris Antonij betontini eiusdem ordinis, Nikolao de Lira, Antonius de Bitonto, 1500
  • Alexandri de Ales, doctoris irrefragabilis Ordinis Minorum In duodecim ... - 1572
  • Quaestiones disputatae "antequam esset frater."
  • Alexander Minorita: Exposition in Apocalypsim
  • Hic finis prebet[ur] operis sole[n]nis d[omi]ni Alexandri de Ales ordinis minor[um] Theologi famosissimi super tertiu[m] sententia[rum], Johann von Köln, Johann Manthen 1475
  • Summa que Destructorium viciorum appellatur - 1496
  • Op[us] de virtutib[us] excelentissimū: hactenus nusq[ue] impressioni traditum : et est tertie partis sue summe continuatiuum : prout... in eadem tertia parte dudum pluries impressa : questionibus xxvi. et lxix extitit cōp[er]missū - 1509
  • Destructorium vitiorum

Referencoj redakti

  1. Sententiarum
  2. Holborn
  3. Catholic Encyclopedia
  4. Nekontestebla doktoro.
  5. Doktoro inter la Doktoroj.
  6. Personensuche
  7. Encyclopedia.com

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj