Aleksandropolis, aŭ en latina Alexandropolis Maedica kaj en greka Αλεξανδρόπολις Θράκης, en la traka regiono de medoj, estis la unua urbo fondita en 340 a.K. de Aleksandro la Granda, post venki super loka traka tribo, kiel regento (epitropos) de Macedonio. Aleksandropolis estis similaĵo de Filipopolis, nome urbo de Trakio fondita de Filipo la 2-a nome patro de Aleksandro. Tiu forpelis la lokanojn kaj setlis miksitan loĝantaron. La fakto ke oni ne konas kie precize kuŝis Aleksandropolis kiel sugestas ke traka rabdetruo povis okazigi ties malaperon el la historio. William Woodthorpe Tarn postulas ke Aleksandropolis estis milita kolonio pli ol polis[1]

Referencoj redakti

  1. The Hellenistic settlements in Europe, the islands, and Asia Minor de Getzel M. Cohen Paĝo 82 ISBN 0-520-08329-6

Eksteraj ligiloj redakti