Aleksej Ĵihalkoviĉ

belorusa kantisto

Aleksej Ĵihalkoviĉ (beloruse Аляксей Аляксандравіч Жыгалковіч) (naskiĝis la 18-an de aprilo 1996) — belorusa kantisto, venkinto de infana Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007.

Aleksej Ĵihalkoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1996 (1996-04-18) (28-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj belorusa
Ŝtataneco Belorusio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Kariero redakti

En 2005 kantis belorusan kanton „Lo zio Bé” (Onklo Bé) en la 48-a Internacia Festivalo de Infana Kanto Zecchino d’Oro. La verko gajnis premion Arĝenta Zekino (Zecchino d'Argento) por la plej bona eksterlanda kanto.

Li partoprenis la 5-an Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson gajnante per ruslingva kanto С друзьями (Kun amikoj) - li akiris 137 poentojn. La dua partoprenanto de Belorusio, kiu gajnis la infanan Eŭrovido-Kantokonkurson.

Eksteraj ligiloj redakti