Aleksej Aleksejeviĉ BRUSILOV (ruse Алексей Алексеевич Брусилов; naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1853 en Tifliso, la Rusia Imperio — mortis la 17-an de marto 1926 en Moskvo, Sovetunio) estis rusa generalo, konata pro Brusilov-ofensivo (junio-aŭgusto de 1916), kiu helpis dum kritika periodo de la Unua mondmilito al la okcidentaj aliancanoj de Rusio.

Aleksej Brusilov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1853 (1853-08-03)
en Tbiliso
Morto 17-an de marto 1926 (1926-03-17) (72-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Novodeviĉij monaĥejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Page Corps
Subskribo Aleksej Brusilov
Familio
Patro Aleksey Brusilov
Okupo
Okupo oficiro • memuaristo
vdr

Brusilov estis instruata en la Cara Paĝia Korpuso, ekservis kiel kavaleria oficiro en Kaŭkazio. Li elstare batalis en la rusa-turka milito (1877–78); en 1906 li rangaltiĝis al generalo. Komence de la Unua mondmilito, Brusilov komandis la 8-an rusan armeon kaj havis elstaran rolon en la sukcesa rusa atako en Galicio aŭtune de 1914.

Printempe de 1916, Brusilov anstataŭis la pli maljunan kaj heziteman generalon N. J. Ivanov, en komanda ofico de 4 rusaj armeoj. La 4-an de junio de 1916, Brusilov komencis tempestan atakon kontraŭ la aŭstraj fortoj. Malgraŭ gravaj perdoj, la trupoj de Brusilov en aŭgusto militkaptis 375 000 soldatojn (200 000 el ili en la unuaj tri tagoj de la atako) kaj okupis la tutan Bukovinon kaj parton de orienta Galicio. Pro tiuj atakoj, Germanio devis transloki taĉmentojn, pro kio soldatoj mankis en la grava Batalo de Verdun. La ofensivo kunportis pluajn avantaĝojn al la aliancanoj: Rumanio decidis ekmiliti je flanko de la aliancanoj, tiel Aŭstrio devis ĉesigi la nord-italiajn manovrojn.

Brusilov estis la ĉefkomandanto de la rusaj trupoj de la 22-a de majo 1917 ĝis 19-a de julio (laŭ nova kalendaro de 4-a de junio ĝis 1-a de aŭgusto). Li servis dum la bolŝevika regado kiel milita konsilisto kaj inspektoro de la kavalerio (1920–1924), poste li pensiiĝis.

Li verkis memuarojn "Notkajero de soldato, 1914–1918".