Aleksej Novikov-Priboj

Aleksej Siliĉ NOVIKOV-PRIBOJ (ruse Алексей Силыч Новиков-Прибой, slavista latinliterigo Alexej Silyč Novikov-Priboj; naskiĝis la 12-an de marto 1877 laŭ la julia kalendaro, la 24-an laŭ la gregoria en Matvejevskoje, Tambova provinco, Rusia Imperio; mortis la 29-an de aprilo 1944 en Moskvo) estis rusa verkisto en la Rusia Imperio kaj poste en Sovetunio. Liaj literaturaj verkoj ofte temis pri maristaj temoj.

Aleksej Novikov-Priboj
Persona informo
Naskonomo Алексей Силантьевич Новиков
Naskiĝo 12-an de marto 1877 (1877-03-12)
en Tambova gubernio
Morto 29-an de aprilo 1944 (1944-04-29) (67-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
Aktiva dum 1906– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
titolpaĝo de "La Submarinistoj"

Esperantlingve en 1932 aperis lia verko La Submarinistoj, tradukita de Jevgenij Vladimiroviĉ Blinov kun lingva kontrolo de Ernest Drezen. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).