Aleksej Petroviĉ Romanov (ruse Алексéй Петрóвич Рома́нов; naskiĝis la 18-an de februaro[jul.]/ 28-an de februaro 1690[greg.] en Moskvo, mortis la 26-an de junio[jul.]/ 7-an de julio 1718[greg.]), unuenaskita filo de la caro Petro la Granda de Rusio kaj de lia unua edzino Eŭdoksia Lopuĥina, estis careviĉ, nome heredanto de la Rusa Imperio ĝis sia ekzekuto.

Aleksej Petroviĉ
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1690 (1690-02-18)
en Moskvo
Morto 26-an de junio 1718 (1718-06-26) (28-jaraĝa)
en Petropaŭla fortikaĵo
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Rusa carlandoRusio vd
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Petro la Granda vd
Patrino Eŭdoksia Lopuĥina vd
Gefratoj Pyotr Petrovich • Elizabeto de Rusio • Anna Petrovna of Russia • Natalia Petrovna • Alexander Petrovich vd
Edz(in)o Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Lüneburg vd
Amkunulo Afrosinya vd
Infanoj Petro la 2-a • Grand Duchess Natalya Alexeyevna of Russia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edukita kiel sukcedanto de sia patro en la rusa trono, li estis iel manipulita de tutoroj, kaj post batalema rilato kun sia patro, li iĝis instrumento de la opoziciantoj al la politikoj de sia patro, ĉu reformemaj ĉu aŭtoritatemaj. Timema esti konsiderata nedezirata sukcedanto al sia patro, li rifuĝiĝis sub la protekto de la imperiestro Karolo la 6-a de la Sankta Romia Imperio, ĝis, premita de sia patro, li revenis al sia patrujo kredinte falsajn promesojn de pardono. Juĝita de tribunalo, li estis kondamnita pro perfido kaj konspiro kontraŭ la caro, estis pridemandita kaj torturita pro kio plej verŝajne li mortis en prizono de Petropaŭla fortikaĵo, kiam li jam estis fakte kondamnita al mortopuno.

Lia filo Petro iĝis la nova careviĉ, nome heredanto de la Rusa Imperio, kiu estis la lasta persono rekte laŭ vira linio en dinastio Romanov.

Bibliografio redakti