Aleksejevskij (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio

ALEKSEJEVSKIJ (ruse Алексеевский) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉirkaŭ 529.0 hektarojn, sur kiu loĝas proksimume 78000 rezidantoj (2017j).

Aleksejevskij
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

Supermara alteco146 m [+]
- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.8130555637.64777778Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)
Areo5,2931 km² (529 ha) [+]

Loĝantaro80 391 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco15 187,89 loĝ./km² [+] [+]

Aleksejevskij (distrikto de Moskvo) (Tero)
Aleksejevskij (distrikto de Moskvo) (Tero)

Aleksejevskij (Moskvo)
Aleksejevskij (Moskvo)
DEC
Aleksejevskij
Aleksejevskij

Map
Aleksejevskij

Vikimedia Komunejo:  Alekseevsky [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Oriente ĝi limas kun Ostankino distrikto, norde kun Rostokino, okcidente kun Jaroslavskij, sude kun Meŝĉanckij.

Ĝin penetras Prospekt Mira, unu el plej longaj avenuoj de Moskvo, kiu enfluas en Jaroslavskoje ŝoseo kondukanta al la antikva sanktulejo de rusaj ortodoksuloj urbo Sergijev Posad, kie funkcias monaĥejo Troice-Sergieva Laŭro.

Antaŭe teritorion de la distrikto okupis densaj arbaroj, ene de kiuj estis vilaĝeto "Kopitovka". Ekde 1621 ĝin posedis princo "Dmitrij Trubeckoj". Poste lia vidvino "Anna Vasiljevna" ordonis establi la novan preĝejon omaĝe al sanktulo "Aleksej" (saman nomon havis tiama caro Aleksej Miĥajloviĉ), kiu tre ŝatis tiujn lokojn, pro riĉaj ĉasadoj kun falkoj. Ekde 1647 la setlejo nomiĝas "Aleksejevskoje".

preĝejo de Tiĥvina ikono de Dipatrino

En 1680 oni inaŭguris la preĝejon de Tiĥvina ikono de Dipatrino, kies luksa fasado okulfrapas spektantojn ĝis nun.

Komence de la 20-a jarcento Aleksejevskoje iĝis parto de Moskvo.

Eksteraj ligiloj redakti