Aleksej Kondratjeviĉ SAVRASOV (ruse Алексей Кондратьевич Саврасов; naskiĝis la 24-an de majo 1830 en Moskvo, mortis la 8-an de oktobro 1897 en Moskvo. Li estis eminenta rusa pentristo, kiu famiĝis pro siaj bildoj pentritaj en la nova arta stilo - “la lirika pejzaĝo”.

Aleksio Savrasov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1830 (1830-05-12)
en Moskvo
Morto 26-an de septembro 1897 (1897-09-26) (67-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
Infano Q96279821
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Rooks Have Returned
vdr

Lia patro estis neriĉa komercisto, kiu volis heredigi sian negocon al la filo. Tamen jam junaĝe Aleksio memstare ellernis pentradon kaj preferis libertempe ion ajn pentri. Li elpensis siajn proprajn temojn por pentri aŭ faris belajn kopiojn de famaj bildoj. Liajn verkojn oni volonte aĉetis.

En 1844 Aleksio sukcese eltenis la enirekzamenon kaj fariĝis studento de Moskva Lernejo de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo, kion li finis en 1854 kaj diplomiĝis kiel libera pentristo.

"Kampokorvoj alflugis" - 1871

En 1852 Savrasov praktikis en Ukrainio, kie li per siaj bildoj: “Mateniĝo en stepo”, “Vido de Kievo” prezentis belegajn tieajn naturon kaj pejzaĝojn.

Somere de 1854 li pentris du bildojn: “Vido de ĉirkaŭaĵoj de Oranienbaum” kaj “La mara bordo en ĉirkaŭaĵoj de Oranienbaum», kiuj aŭtune de tiujaro li ekspoziciis en Arta Akademio. Ili havis grandan sukceson kaj alportis al la kreinto rangon de akademiano.

En 1871-1875 li partoprenis en kelkaj ekspozicioj de la rusa kolegaro de moveblaj artaj ekspozicioj (Peredviĵniki) kaj aliaj eksterlandaj.

Ekde 1857 ĝis 1882 Aleksio Savrasov laboris kiel profesoro en Moskva Lernejo de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo en kiu li mem antaŭe studis. Lia fako estis natura pejzaĝo, precipe pejzaĝoj de Rusio, kiun li tutkore amis kaj kiu lin multe inspiris. Inter liaj multenombraj studentoj estis Konstanteno Korovin kaj Isako Levitan, kiuj atingis gravajn sukcesojn sur la pentrarta kampo.

En 1871 aperis ĉefverko de Aleksio Savrasov "Kampokorvoj alflugis", kiu poste fariĝis plej populara rusa pejzaĝo. Sur ĝi la pentristo figuris printempon en vilaĝo Molvitino, Kostroma provinco, kiu kvazaŭ vekiĝas post vintra dormado.

Dum siaj lastaj vivjaroj Aleksio Savrasov preferis ofte drinki kaj perdis preskaŭ tutan sian propraĵon. Li longtempe malsanis kaj mortis en malsanulejo por mizeruloj la 8-an de oktobro 1897 en Moskvo. Li estas sepultita en moskva Vaganjkovo tombejo. Al lia tombo kondukas t.n. “Savrasova aleo”.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Biografio kaj bildoj de A.Savrasov ruse
  • [2] Biografio kaj bildoj de A.Savrasov angle