Alerto (Nunavuto)

la plej norda permanenta loĝata loko en la mondo

Alerto, en angla Alert, en la Kikiktaaluk Regiono, Nunavuto, Kanado, estas la plej norda permanenta loĝata loko en la mondo,[1] en la Insulo Ellesmere je latitudo 82°30'05" norda, 817 kilometrojn el la Norda Poluso.[2] La tuta populacio de la censa neorganizita subdivido Baffin, estas tie. (Baffin Regiono estas la nomo de Statistiko Kanada por Qikiqtaaluk.) En la popolnombrado de 2016, la populacio estis registrita kiel 62, pliigo de 57 super la popolnombrado de 2011.[3] Ĝi ricevis sian nomon el la ŝipo HMS Alert, kiu vintrumis 10 km oriente de la nuna stacio, ĉe tio kio estas nune Cape Sheridan, en 1875–1876.

Alerto
setlejo • esplorada stacio • veterstacio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 62  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 82° 30′ N, 62° 21′ U (mapo)82.499022222222-62.352438888889Koordinatoj: 82° 30′ N, 62° 21′ U (mapo) [+]
Alto 30,48 m [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Alerto (Nunavuto)
Alerto (Nunavuto)
DEC
Alerto
Alerto
Situo de Alerto
Alerto (Kanado)
Alerto (Kanado)
DEC
Alerto
Alerto
Situo de Alerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alert, Nunavut [+]
vdr

Alert havas multajn portempajn loĝantojn, ĉar ĝi estas hejmo de radio-instalaĵoj de militista signal-spionado en la Kanadarmea Stacio Alert (CFS Alert), same kiel la kunloka veterstacio Environment Canada, Atmosfera Observatorio Global Atmosphere Watch (GAW) kaj la Alertan Flughavenon.

Notoj redakti

  1. Reynolds, Lindor (31a de Aŭgusto, 2000). "Life is cold and hard and desolate at Alert, Nunavut". Guelph Mercury. Arkivita el la originalo la 4an de Novembro, 2012. Alirita la 16an de Marto, 2010. ("Twice a year, the military resupply Alert, the world's northernmost settlement.")
  2. "Alert, Nunavut". Registaro de Kanado. Arkivita el la originalo la 20an de Septembro, 2008. Alirita la 10an de Decembro, 2020.
  3. "Census Profile, 2016 Census Baffin, Unorganized, Unorganized [Census subdivision, Nunavut and Baffin, Region [Census division], Nunavut".] 2017-02-08. Alirita la 20an de Februaro, 2019.