Alessandro Florenzi

itala futbalisto

Alessandro Florenzi - prononco laŭ sistemo IFA [alesˈsandro floˈrɛntsi], naskiĝis la  11-an de marto 1991(nun 1991-03-11) en Romo, do nun 33-jara - estas itala profesia futbalisto. Ekde la jaro 2012 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo.

Alessandro Florenzi
Alessandro Florenzi en 2014
Alessandro Florenzi en 2014
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1991 (1991-03-11) (33-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
dum trejnado en 2012, maldekstre de li Francesco Totti