Alessandro Leopardi

Alessandro Leopardi (1466-1512) estis arkitekto, skulptisto, inĝeniero, oraĵisto, kiu famiĝis unue dank'al la funebra monumento al la doĝo Andrea Vendramino (1393-1478), nun en la Preĝejo de Sankta Johano kaj Paŭlo, sed nuntempe oni ĝenerale kredas ke ĝi estas laboro de Tullio Lombardo (1455-1532), kvankam Leopardi eble kontribuis kun kelkaj figuroj. En 1479 li prezentis modelon por konkurso komencita de la Sinjoreco de Venecio kiu deziris trovi skulptiston por ĉevala monumento al Bartolomeo Colleoni (1400-1475).

Alessandro Leopardi
Statuo de Bartolomeo Colleoni, en Venecio, komencita de Andrea del Verrocchio (1435-1488) kaj fandfinita de Alessandro Leopardi
Statuo de Bartolomeo Colleoni, en Venecio, komencita de Andrea del Verrocchio (1435-1488) kaj fandfinita de Alessandro Leopardi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1446 (1446-11-30)
en Venecio
Morto 30-an de novembro 1521 (1521-11-30) (75-jaraĝa)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo arkitektoskulptistooraĵistoinĝeniero
vdr

Tri skulptistoj submetiĝis, inkluzive de Andrea del Verrocchio (1435-1488) kiu venkis la konkurson. Leopardi estis ekzilita 5 jarojn kaŭze de fraŭdo en 1487, kaj en 1490 li estas venigita por finigi la kolosan statuon de Colleoni, kiun la venecianoj lin komisiis je farado laŭ projekto akorde kun la volo de Colleoni. Verrocchio kreis la modelon en argilo, tamen li mortis en 1488, antaŭ ties bronza fando.

En testamento, li skribe lasis ke lia lernanto Lorenzo di Credi (1459-1537) devus komisiiĝi pri la aranĝoj rilate al la fando de la statuo, sed post multe da prokrasto la venecianoj komisiis Leopardi-on por ties fandolaboro, kaj la skulptisto ankaŭ faris la soklon sur kiu ĝi staras. Ĉar Leopardi metis sian nomon sub la selrimeno de la ĉevalo, la unuaj aŭtoritatoj kredis ke temis pri lia entuta laboro. La statuo estas tutmonde admirita, kvankam John Pope-Hennessy (1913-1994), artohistoriisto kaj direktoro de la brita muzeo, asertis ke: Se Verrocchio estis ĝin fininta, la skulptaĵo estus pli ĉarma.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti