Alexander Archipenko

usona skulptisto de ukraina deveno

Alexander ARCHIPENKO, (ukraine: Олександр Порфирович Архипенко, Oleksandr Arĥipenko) (naskiĝis la  30-an de majo 1887(nun 1887-05-30) en Kievo, mortis la 25-an de februaro 1964 en Novjorko) estis usona skulptisto de ukraina deveno.

Alexander Archipenko
Persona informo
Aliaj nomoj Олександр Архипенко, Oleksandr Arĥipenko
Naskiĝo 30-an de majo 1887 (1887-05-30)
en Kievo
Morto 25-an de februaro 1964 (1964-02-25) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj ukrainaangla
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Gottlieb Walker Gymnasium • Kyiv Art School • Nacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • grafikistoilustristofotisto • kungluisto • dezajnisto • konstrua desegnisto
Verkoj Queen of Sheba
vdr

Biografio redakti

Li trejniĝis al pentrado kaj skulptado en Kievo kaj Moskvo de 1902 al 1906. En 1908 li instalis sin en Parizo kie li kontaktiĝis kun avangardaj movadoj, interalie la grupo de kubistoj. Ekde 1910, li ekspoziciis en Salono de Sendependuloj kaj en Aŭtuna Salono. Li disvolvis plastikan esprimmanieron fonditan sur opozicioj de rektaj kaj kurbaj, vertikalaj kaj oblikvaj linioj, de konkavaj kaj konveksaj surfacoj, de malplenoj kaj plenoj. Lia priserĉo pri materioj montriĝas en liaj "skulpto-pentraĵoj" kaj liaj kunmetaĵoj.

En 1913, kvar el liaj verkoj estis prezentitaj en Armory Show en Novjorko.

En 1921 li forlasis Francion por iri en Germanion, poste en Usonon en 1923. Li akiris usonan ŝtatanecon en 1929. En 1933 li ekspoziciis en Ukrainia pavilono en Ĉikago en la kadro de Monda Foiro Century of Progress.

Li estis elektita al American Academy of Arts and Letters (Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj) en 1962.

Bibliografio redakti

  • Encyclopédie de l'art, La Pochothèque/Garzanti

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Archipenko en la franca Vikipedio.