Alexander Chalmers

Alexander CHALMERS (n. la 29-an de marto 1759 - m. la 29-an de decembro 1834) estis skota verkisto.

Alexander Chalmers
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1759 (1759-03-29)
en Aberdeen
Morto 29-an de decembro 1834 (1834-12-29) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • biografo • verkisto vd
Laborkampo prozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Aberdeen, kaj studadis medicinon antaŭ ol dediĉi sin al ĵurnalismo. Krom eldonoj de la verkoj de William Shakespeare, James Beattie, Henry Fielding, Samuel Johnson, Joseph Warton, Alexander Pope, Edward Gibbon kaj Henry St John, Chalmers verkis A General Biographical Dictionary en 32 volumoj, Glossary to Shakspeare (1707) kaj British Essayists.

Li estas plej konata pro la jena citaĵo : "La tri grandaj esencaĵoj de feliĉo estas : io por fari, io por ami kaj io por esperi".