Alexander Crum Brown

Alexander Crum Brown (1838-1922) estis skota organika kemiisto kaj kuracisto, kiu malkovris la duoblan ligon en la molekulo de la Etileno.

Alexander Crum Brown
Persona informo
Naskonomo Alexander Crum Brown
Naskiĝo 26-an de marto 1838 (1838-03-26)
en Edinburgo
Morto 28-an de oktobro 1922 (1922-10-28) (84-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Reĝa Liceo Edinburgo • Universitato de LondonoUniversitato de MarburgUniversitato de Hajdelbergo • Mill Hill School • Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo kemiisto • matematikisto • universitata instruisto • fiziologo • kristalografo • organika kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Li studis en la Universitato de Edinburgo kie li diplomiĝis pri medicino. En la Universitato de Londono li ricevis diplomon kiel Doktoro pri Sciencoj, kaj en la Universitato de Hajdelbergo li estis asistanto de Robert Bunsen.

En 1865, li fariĝis membro de la Reĝa Kolegio de Fizikistoj kaj en 1869 li nomumiĝis profesoro pri kemio en la Universitato de Edinburgo. En la Universitato de Marburgo li studis kun Hermann Kolbe (1818-1884) kiu estis lia profesoro pri kemio. Li malkovris la duoblan ligon en la molekulo de la Etileno, kiu havos gravajn implikaĵojn por la modernaj priplastikaj industrioj. Li ankaŭ plenumis gravajn kontribuaĵojn en farmakologio, fiziologio, fonekito, matematiko kaj kristalografio.

Selektitaj publikaĵoj redakti

 
  • Medico-physical works, John Mayow, Alexander Crum Brown, Leonard Dobbin, 1908
  • Alexander Crum Brown and His Doctoral Thesis of 1861, David F. Larder, 1861
  • On the Theory of Chemical Combination, 1879
  • Solution Electrolysis, 1899
  • The Development of the Idea of Chemical Composition, 1869
  • Electrolytic Synthesis of Dibasic Acids: On the electrolysis of the ethyl-potassium salts of saturated dibasic acids with side chains, and on secondary reactions accompanying the electrolytic synthesis of dibasic acids. II., 1893
  • Address to Medical Graduates of the University of Edinburgh, 1889
  • On the Connection Between Chemical Constitution and Physiological Action, with Special Reference to the Physiological Action of the Salts of the Ammonium Bases Derived from Strychnia, Brucia, Thebaia, Codeia, Morphia, and Nicotia, 1868

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti