Alexander MACK (naskiĝis en 1679 en Schriesheim, Germanio; mortis en 1735 en Germantown, Usono) estis germana pietisto.

Alexander Mack
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1679 (1679-01-01)
en Schriesheim
Morto 1-an de januaro 1735 (1735-01-01) (56-jaraĝa)
en Germantown (Filadelfio)
Tombo Pensilvanio
Lingvoj germana
Loĝloko SchriesheimGermantown (Filadelfio)FrislandoDistrikto Siegen-Wittgenstein
Ŝtataneco Germanioduklando Virtembergo
Subskribo Alexander Mack
Familio
Infano Sander Mack
Okupo
Okupo pastoroMuelisto • teologo
vdr
Eder en Schriesheim

Alexander Mack estis filo de riĉa muelisto de Schriesheim. Li edziĝis al Anna Margaret KLING, de alia muelista familio de Schriesheim. (Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas granda muelista entrepreno Kling-Malz en Schriesheim.) Ĉar li havis privatan kaj tiam nelegalan religian kunvenon, li devis forkuri el Schriesheim al Schwarzenau, kie li fondis sendependan eklezion en la jaro 1708. Pro persekuto li kaj liaj anoj elmigris al Germantown. Lia nova eklezio estis pacifisma kaj similis al la menonita. Ĝia nomo estis germane Kirche der BrüderTunker, angle DunkerDunkards. Hodiaŭ Brethren Church, Church of the Brethren, Fellowship of Grace Brethren Churches kaj Old German Baptist Brethren kun kune pli ol 1.000 mil anoj opinias Alexander Mack sian fondinton.

Eksteraj ligiloj redakti