Alexander von Falkenhausen

Alexander Ernst Alfred Hermann Freiherr von Falkenhausen (29a de oktobro 1878 - 31a de julio 1966) estis germana generalo kaj militista konsilisto por Ĉiang Kai-ŝek.[1][2][3] Li estis grava figuro dum la ĉin-germana kunlaborado por reformi la Ĉinan Armeon. En 1938 Germanio, sub premo el Japanio, finigis sian subtenon por Ĉinio kaj Falkenhausen estis devigita retiriĝi el Ĉinio.[4] Reen en Eŭropo, li poste iĝis la estro de la militregistaro de Belgio en 1940–44 dum la Germana okupacio.

Alexander von Falkenhausen
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1878 (1878-10-29)
en Kwiatków, Opole Voivodeship
Morto 31-an de julio 1966 (1966-07-31) (87-jaraĝa)
en Nasaŭo
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Alexander, Freiherr von Falkenhausen
Patrino Elisabeth, Freiin Schuler von Senden
Frat(in)o Hans-Joachim von Falkenhausen
Okupo
Okupo militistopolitikisto • rezistobatalanto • soldato
vdr

En Belgio redakti

En 1938, Falkenhausen servis kiel infanteria generalo en la Okcidenta Fronto, ĝis li estis nomumita militguberniestro de Belgio en majo 1940, precize la sama posteno kiun plenumis lia onklo Ludwig von Falkenhausen 23 jarojn antaŭe dum la Unua Mondmilito. Dum sia periodo de administrado klopodis apliki la regulojn de la Haga Konvencio en sia regiono, ofte kontraŭ la deziroj kaj instrukcioj de siaj superuloj de la Wehrmacht kaj SS.[5]

Kvankam opozicianto de la Naziisma ekstremismo kontraŭ judoj, li pro premo el la Reichssicherheitshauptamt (Regna Sekureco) de Reinhard Heydrich en junio 1942 devis organizi la deportadon de 28 900 judoj.[6] Lia deputito por ekonomaj aferoj, Eggert Reeder, zorgis pri la detruo de la "Juda influo" en la Belgia ekonomio, kio kondukis al la amasa maldungigo de judaj laboristoj, speciale en la negocoj de diamantoj. Pli ol du mil el tiuj sendungitaj belgaj judoj estis senditaj al kampadejoj de trudlaboro en Norda Francio, por konstrui la Atlantikan muron por la Organizaĵo Todt.

Por certigi, ke la Belga popolo kunlaboru en la Germana okupacio, Reeder negocis interkonsenton por permesi, ke la belgaj judoj restu en Belgio. Parto de tio estis malobeo de la ordonoj de la Reichssicherheitshauptamt por ke ĉiuj judoj estu markitaj per flava Stelo de Davido, ĝis la 14a de marto 1942.[7]

Komploto redakti

Falkenhausen estis amiko de kontraŭ-Hitler konspirantoj, Carl Friedrich Goerdeler kaj Field Marshal Erwin von Witzleben kaj je tiu influo ankaŭ li malaprezis Adolf Hitler kaj la Nazian reĝimon. Li proponis subtenon al Witzleben por planita puĉo kontraŭ Hitler, sed li ne partoprenis en la puĉo. Post la malsukceso de la komploto de la 20a de julio por murdi Hitler en 1944, Falkenhausen westis elpostenigita kaj poste arestita.[8] Falkenhausen pasigis la ceteron de la milito transigita el unu koncentrejo al alia. Fine de aprilo 1945 li estis transigita al Tirolo kun aliaj 140 gravaj nazioj el la Koncentrejo Dachau. La SS fuĝis, lasante la prizonulojn kaj li estis kun aliaj kaptitaj de la Kvina Usona Armeo la 5an de majo 1945.[9] En posta proceso, li estis pardonita pro la defendo, kiun faris de li belgoj kiuj atestis favoran sintenon lian, kaj de ĉinino kiu konis lin de la epoko de Ĉinio, kiam li helpis aliancanon.

Referencoj redakti

  1. "The Road to Paris", Time, 1950-12-11. (en-US)
  2. General Alexander von Falkenhausen - Oxford Reference (angle). Alirita 2018-01-27.
  3. Yu, Maochun. (2013-07-31) The Dragon's War: Allied Operations and the Fate of China, 1937-1947 (angle). Naval Institute Press. ISBN 9781612514376.
  4. "Foreign News: Recalled", Time, 1938-07-18. (en-US)
  5. Mikhman, Dan (1998). Belgium and the Holocaust: Jews, Belgians, Germans. Berghahn Books. ISBN 9789653080683.
  6. Wistrich, Robert S. (2013-07-04). Who's Who in Nazi Germany. Routledge. ISBN 9781136413810.
  7. "The Destruction of the Jews of Belgium". Holocaust Education & Archive Research Team. Alirita la 11an de septembro 2020.
  8. Jr, Samuel W. Mitcham (2007-01-23). Retreat to the Reich: The German Defeat in France, 1944. Stackpole Books. ISBN 9781461751557.
  9. Peter Koblank: Die Befreiung der Sonder- und Sippenhäftlinge in Südtirol, Online-Edition Mythos Elser 2006 (germane)