Alexandre de Rhodes

Alexandre de Rhodes (naskiĝis la 15-an de marto 1591 en Avinjono, mortis en Isfahano la 5-an de novembro 1660) – katolika misiisto el Francio, jezuito, tre merita por la vjetnama kulturo kaj lingvo.

Alexandre de Rhodes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1593 (1593-03-15)
en Avignon,  Papa Ŝtato
Morto 5-an de novembro 1660 (1660-11-05) (67-jaraĝa)
en Esfahano,  Safavida imperio
Lingvoj okcitanalatinaitalafrancaportugalavjetnama
Ŝtataneco Papa Ŝtato • Comtat Venaissin
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistotradukisto • misiisto
vdr

Rhodes estas aŭtoro de la unua plurlingva vortaro de la vjetnama lingvo (vjetnama-portugala-latina), ankaŭ prilaboris vjetnaman alfabeton, kiu, kun kelkaj modifoj, restas en praktika uzo ĝis nun kaj kiu forigis uzatan en Vjetnamio de jarcentoj skribon Chữ nôm, bazitan sur ĉinaj ideogramoj.

Alexandre de Rhodes naskiĝis en iama papa Avinjono. De infaneco montris plurajn kapablojn, kaj instruistoj unuanime profetis al li grandan karieron, sed li direktis sin laŭ sia alvoko.

Al Faifo (hodiaŭ Hội An en meza Vjetnamio) alvenis en 1627 kiel misiisto. Unuaj impresoj ne estis la plej bonaj. Parolo de indiĝenoj, sonanta kvazaŭ “pepado de birdetoj”, ŝajnis timigi Rhodes, sed ne pasis pli ol ses monatoj, kaj li ekregis ĝin tiom flue, ke povis prediki. Same facile eklernis la japanan, ĉinan, persan kaj hinduan. Li rapide revoluciigis la vjetnaman skribon per sia ĝenerale alproprigebla alfabeto Quốc ngữ, kiu anstataŭis konatajn nur al nemultaj ĉinajn vorterosignojn. Per tiu alfabeto (en iom modernigita formo) vjetnamanoj komunikiĝas ĝis nun.

Ravita pro la laboro kaj atingoj de Rhodes generalo de jezuita ordeno direktis lin al Hanojo, al kortego de imperiestro Trịnh Tráng, al kiu li donacis horloĝon kaj lernolibrojn pri matematiko. La monarko – ĉefe pro la horloĝo – permesis al li resti kaj instrui, kio baldaŭ fruktis (konforme al la propraj notoj de la jezuito) per ses mesoj tage kaj bapto de 6700 vjetnamanoj, en tio 18 altranguloj de la kortego. La imperiestro rimarkis tamen, ke la nova religio – kontraŭa al poliginio – batas lian propran haremon, ŝanĝis do fundamente sian pensdirekton. En 1630 komenciĝis reprezalioj. Rhodes fuĝis suden, nur por konstati, ke reganto de la dinastio Nguyễn fariĝis same malafabla al katolikaj misioj. Li do forveturis al Makao, sed dum jardeko kelkfoje sekrete revenis al Vjetnamio. En 1645 estis kaptita, mortkondamnita, sed post tri semajnoj amnestiita kaj deportita. Akompanantaj al li naŭ pastroj estis malsimile pritraktitaj: du ekzekutitaj, la ceteraj perdis po unu fingro de la dekstra mano.

Rhodes ne dubis, ke pro la kreskanta malamo de azianoj al eŭropanoj kulpas portugaloj, aŭ eble ilia fatala politiko de koloniigo. Ĉiu oficisto venanta de Lisbono zorgis nur pri sia monujo, senkompate rabis, neglektante siajn devojn. Post reveno al Eŭropo Rhodes senefike provis konvinki la Apostolan Seĝon pri nepreco forigi buleon de Nikolao la 5-a el 1454, kiu garantiis al Portugalio ekskluzivecon koloniigi Azion pere de "subigo de tieaj paganoj, kiujn ankoraŭ ne tuŝis infekto de islamo, kaj instruado de la vero nome de Kristo". Nenion atinginte en Romo li veturis al Parizo. Kaj ĉi tie al francoj, avidantaj konkeron, komencis rakonti, ke vjetnamaj fiŝistoj teksas siajn retojn el silko, ke la lando estas riĉa kvazaŭ la mita Eldorado, kaj la nacio strebas al katolikismo.

Tiufoje oni sukcesis, kvankam por Rhodes postmorte. Jam post lia morto Vatikano konsentis krei en Parizo Asocion de Katolikaj Misioj, kio fundamentis vivigon de privata societo sub la nomo Brita Orienthinda Kompanio. La roloj estis disdividitaj tiel, ke la kompanio kun sidejo en Rueno certigis transporton al monakoj, vivtenon kaj protekton, anstataŭ tio ili plenumus devojn de komercaj reprezentantoj kaj okupiĝus pri kontado.

Fine de la vivo li estis indikita entrepreni mision en Persio, kie ankaŭ mortis.

Inter pluraj okupoj Aleksander de Rhodes trovis tempon por verki. Krom la vortaro verkis interalie "Tunchinensis historiæ libri duo" (Liono, 1652), "La glorieuse mort d'André, Catéchiste..." (Parizo 1653) kaj Katekismon, publikigitan en Romo en 1658 latine kaj en la dialekto de Tonkino.

Verkaro redakti

  • Histoire du royaume de Tunquin (History of the Kingdom of Tonkin) (Rome, 1650)
  • Tunchinensis historiæ libri duo (1652)
  • Divers voyages et missions du P. Alexandre de Rhodes en la Chine et autres royaumes de l’Orient (Paris, 1653), translated into English as Rhodes of Viet Nam: The Travels and Missions of Father Alexandre de Rhodes in China and Other Kingdoms of the Orient (1966)
  • La glorieuse mort d'André, Catéchiste (The Glorious Death of Andrew, Catechist) (1653)

Biliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti