Alexandria Ocasio-Cortez

usona politikisto kaj aktivisto

Alexandria OCASIO-CORTEZ (naskiĝis la 13-an de oktobro 1989 en Novjorko, Novjorkio, Usono), ankaŭ konata per la mallongigo AOC, estas usona politikisto kaj aktivisto. Ŝi estas ano de la Demokrata Partio kaj estas la usona reprezentanto de la 14-a distrikto de Novjorkio en la Usona Domo de Reprezentantoj ekde la 3-a de januaro 2019. La distrikto enhavas la orientan Bronkson kaj partojn de Nord-Centra Kvinzo en Novjorko.

Alexandria Ocasio-Cortez
Persona informo
Alexandria Ocasio-Cortez
Naskiĝo 13-a de oktobro 1989
en Novjorko,Usono
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Bronkso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Bostono
Partio Demokrata
Subskribo Alexandria Ocasio-Cortez
Familio
Amkunulo Riley Roberts vd
Profesio
Okupo politikisto • politika aktivisto • community organizer • bufedistokelnero • eldonisto • educational strategist vd
Laborkampo limigo de armiloj vd
Aktiva en KvinzoBronksoVaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ano de la Usona Domo de Reprezentantoj de la 14-a distrikto de Novjorkio
Dum 3-a de januaro 2019
Antaŭulo Joe Crowley
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 26-a de junio 2018, Ocasio-Cortez ricevis nacian atenton kiam ŝi venkis la ĉefon de la Demokrata Komitato de la Domo en la partia baloto por reprezenti la partion en la ĝenerala baloto por la 14-a Doma distrikto. Tiu venko de nekonatulino kontraŭ granda partia ĉefo estis neantaŭvidita. En la ĝenerala baloto de la 6-a de novembro 2018, ŝi venkis la respublikanon Anthony Pappas kaj je la aĝo de 29, fariĝis la plej juna virino kiel ano de la Usona Domo de Reprezentantoj.

Ocasio-Cortez estas ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono. Ocasio-Cortez kaj Rashida Tlaib estas la unuaj du anoj de tiu grupo en la Usona Kongreso. Ŝi subtenas progreseman programon, kiu enhavas universalan sanzorgadon, federacian labor-garantion, patriĝan ferion por novaj gepatroj, la Verdan Novan Interkonsenton, la abolon de la Usona Agentejo pri Enmigrado kaj Dogano, senpagajn publikajn universitatojn kaj faklernejojn, infrastrukturajn projektojn por renovigebla energio, kaj 70%-an marĝenan imposton por enspezoj pli granda ol $10 milionoj da dolaroj. Antaŭ ol kandidatiĝi por la Usona Kongreso ŝi estis direktoro pri edukado en la Nacia Hispana Instituto en 2017. Ocasio-Cortez studis internaciajn rilatojn en la Universitato de Bostono kaj diplomiĝis en 2011.