Alfa-linolenata acido

esenca grasacido
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun linoleata acido.

Alfa-linolenata acido (ALA) estas grasacido omego-3. Ĝi estas unu el du esencaj grasacidoj (la alia estas linoleata acido), tiel nomataj, ĉar ili estas necesaj por sano kaj ne povas esti produktitaj en la homa korpo. Ili devas esti akiritaj per dieto. ALA estas grasacido omego-3 trovebla en semoj (ĉiao, linsemo, kanabo), nuksoj (precipe juglandoj) kaj multaj oftaj plantoleoj.

kemia strukturo de la linolenata acido
3D kemia strukturo de la linolenata acido

Alfa-linolenata acido estas karboksilata acido. La radiko linoleno[1] estas neregula deveno de la greka vorto λίνον (lino). Saturado de la duobla ligo omego-6 de la linoleata acido produktas oleatan acidon.

Referencoj redakti