Alfabeto de homa pensado

La ideo de alfabeto de homa pensado aperis en la 17-a jarcento, kiam proponoj unue aperis por universala lingvo.

Kartezio sugestis ke la leksikono de universala lingvo devas konsisti el primitivaj elementoj. Per sistema kombinado de tiuj, oni povus generi "infiniton de diversaj vortoj." En la frua 18-a jarcento, Lejbnico skizis lingvon en kiu gramatika kaj logika strukturo koincidus, tiel ebligante la aŭtomatecon de pensado. La bazaj elementoj de lia ideala lingvo estis literoj reprezentantaj neambigue malgrandan aron de elementaj konceptoj. Lejbnico nomis ĉi tiun konceptaron "la alfabeto de homa pensado."

Zamenhof per sia planlingvo Esperanto realigis tiun ideon, anstataŭigante la literojn de Lejbnico per vortoradikoj, afiksoj kaj finaĵoj, do la primitivaj elementoj de Kartezo. Jam de komenco tamen, kaj eĉ pli poste, aldoniĝis al la vortaro multaj kromaj elementoj, neologismoj, kiuj distancigas Esperanton de la origina ideo de Kartezo.