Alfonsas Svarinskas

litova katolika pastro, politikisto kaj parlamentano

Monsinjoro Alfonsas SVARINSKAS (naskiĝis la 21-an de januaro 1925 vilaĝo de Kairėnai en distrikto Ukmergė, mortis 28-an de januaro 2008 en Kaunas) estis kontraŭsovetia rezistanto, aktiva defendanto de moralaj valoroj ĝenerale kaj de la tradicia familio speciale.

Alfonsas Svarinskas
Persona informo
Alfonsas Svarinskas
Naskiĝo 11-a de junio 1928
en vilaĝo de Kadrėnai en distrikto Ukmergė, (Litovio)
Morto 14-a de julio 2014
en Vilnius
Tombo Dukstyna cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Nacieco litovo
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Partio Q939150 vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto vd
Aktiva en Vilno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante 5-jara knabo li komencis viziti lernejon. Lia la unua instruistino estis la avino, kiu instruis lin legi laǔ preĝolibro. En lernejoj laboris patriotaj instruistoj, kiuj edukis lin ami Dion kaj Patrujon. Post la fino de distrikta gimnazio, aǔtune 1942, li forveturis studi en Kaǔna pastra seminario. Tie la studentoj agis ankaŭ por aferoj de libereco. Decembre 1946 KGB* arestis seminarianon A. Svarinskas. Post trimonata kruela pridemandado kaj turmentado la milita tribunalo kondamnis lin al 10-jara labora reeduko en koncentrejo kaj posta 5-jara senrajteco. La punon li plenumis en Abeza koncentrejo, ĉe ĉirkaǔ-polusa cirklo (200 km suden de Vorkuta). En la koncentrejo la samsortulo episkopo Pranciškus Ramanauskas ordinis lin pastro. Pro malhumanaj kondiƙoj A. Svarinskas en la koncentrejo ekmalsanis je ftizo, tamen Dio savis la vivon kaj en 1956 li revenis Litovion. Ne por longe. En 1958 li estis denove arestita kaj punita por 6 jaroj pro tenado de kontraǔmarksisma, kontraǔsovetia literaturo. En 1961 Supera juĝo de Litova soveta respubliko agnoskis la pastron “precipe danƣera recidivulo” kaj enprizonigis lin en Mordovia koncentreja prizono, kiu titoliĝis “ŝtona sako”. Vintre tie oni hejtis nur ƙiun duan tagon, sinlavadon kaj fiziologian necesfaradon oni permesis nur unufoje diurne, trinki - nur duonlitron dumtage. Post denova reveno ŝtatoficuloj permesis al A. Svarinskas pastri nur post paso de 20 monatoj. A. Svarinskas kunlaboris en nelegala “Kroniko de litovaj katolikoj” kaj kune kun aliaj pastroj fondis Katolikan komitaton por defendi rajtojn de religiuloj. En 1983 li estis denove arestita kaj trafis al koncentrejo de Permeo. Tamen la laboro de la komitato donis rezultojn. En 1988 Usona Prezidento R. Reigan dum la Moskva vizito petis al M. Gorbaĉov liberigi lin. Samjare li estis ekzilita el Sovetunio – al Germanio – ĝis ruiniĝo de Soveta imperio. Entute A. Svarinskas pasigis eĉ 22 jarojn en sovetaj malliberejoj kaj koncentrejoj, li tamen restis “ŝulda” al soveta reĝimo ankoraŭ 5 jarojn da mallibereco... Post tiam A. Svarinskas eĉ 11-foje renkontiĝis kun Papo Johano Paulo II. En 1990 Papo atribuis al li la honoran titolon monsinjoro. Kiam A. Svarinskas revenis en Litovion, li laboris kiel kanceliero de litova kardinalo Vincentas Sladkevičius, kiel ĉefkapelano de Litova armeo, kiel pastro en kelkaj litovaj preĝejoj.

Monsinjoro Alfonsas Svarinskas estis honorita per Komandora kruco de ordeno de Rajdpelanto (1998), medalo de Litova sendependeco (2000) kaj medalo de Volontuloj de fondintoj de litova armeo (2001). Pro batalado por homaj rajtoj li ricevis diplomon en Detrojto (Usono), premion de urbo Pueblo (Meksikio), Venezuelan honorigon “II Grand Cordon”. Li estas honora civitano de urbo Lecco (Italio). La jubileulo antaǎ nelonge diris: “Mia vivosuno jam malleviƣas. Mi dankas Dion pro la trairita vojo. Mi ne dezirus ĝin ĉanĝi aŭ fordoni al iu alia. Mi kredas, ke Litovio pli aŭ malpli frue rericevos plenan liberon kaj sendependecon”. Li admonis la homojn zorgi ne nur pri ekonomiko, sed ankaŭ pri spirita vivo kaj instigis: “... virta, sobra vivo, civitana aktiveco kaj kuraĝo estas la klaŭzo por postvivo de Litovio”.

Fonto redakti

Litova Stelo, N-ro 1 (191), januaro-februaro 2010, XX jaro, 28 paĝo.