Alfonso la 3-a (Asturio)

Alfonso la 3-a de Asturio, nomita el Magno (la Granda) (ĉ. 852 - Zamoro, 20-a de decembro 910),[1]​ estis reĝo de Asturio ekde 866 ĝis tuj antaŭ sia morto en 910. Filo kaj sukcedanto de Ordonjo la 1-a kaj de lia edzino Nunja, Alfonso la 3-a estis la lasta asturia reĝo, kaj la unua de Leono, ĉar en tiu urbo li rezidis longajn sezonojn kaj tie havis sian kortegon.

Alfonso la 3-a
Persona informo
Alfonso III el Magno
Naskiĝo 30-an de novembro 851 (0851-11-30)
en Lugo
Morto 20-an de decembro 910 (0910-12-20) (59-jaraĝa)
en Zamoro
Tombo Pantheon of Asturian Kings vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando AsturioReĝlando Galegio vd
Subskribo Alfonso la 3-a (Asturio)
Familio
Dinastio Astur-Leonese dynasty vd
Patro Ordoño I of Asturias vd
Patrino Nuña vd
Gefratoj Leodegundis Ordoñez • Odoario vd
Edz(in)o Jimena of Asturias vd
Infanoj Ordoño la 2-a • García I of León • Fruela II of Asturias vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde sia enpovigo li devis fronti internajn problemojn: nobelaj ribeloj, ribelklopodoj ene de la propra dinastio, nome ĉe lia frato, la infanto Bermudo Ordóñez. Li faris fortan reloĝadon, bonvenigante gravan alvenon de mozaraboj, kaj plifirmigis la riveron Doŭro kiel suda limo de sia regno, ĉe la fortikaĵoj de Toro kaj Zamoro. Li luktis energie kontraŭ la islamanoj, ĉefe ĉe Polvoraria. Li rezistis la atakon de la umaĝida Ibn al-Kitt kaj paktis kun Ibn Marŭan al-Galiki, valio de Merido.

Li edziĝis inter majo kaj decembro 873 kun Jimena Garcés,[2]​ kies deveno estas disputata, sed probable filino de García Íñiguez de Pamplono.[3]​ De tiu geedzeco naskiĝis la tri unuaj reĝoj propre leonaj, nome García, Ordonjo kaj Fruela, kiuj jam dum vivo de lia patro guberniis la limon centr-orientan (nome la estontaj Kastilio), Galegio kaj Portugalio, kaj Asturio, respektive.

La reĝo Alfonso la 3-a de Asturio iniciatis la ideon por imperio en la 9-a jarcento. En 867 li konfirmiĝis kiel Adefonsus totius Hispaniae imperator (imperiestro de ĉiuj hispanioj). En 877 li aperis kiel Adefonsus Hispaniae imperator kaj en 906 kiel Adefonsus... Hispaniae rex. Ankaŭ kelkaj el liaj posteuloj adoptis la titolon imperian.[4]

Liaj lastaj jaroj de regado estas ne bone konataj. Ŝajne lia plej aĝa filo García klopodis elpostenigi lin, kion finfine atingis helpe de liaj fratoj. Alfonso la 3-a abdikis, kvankam li konservis la reĝan titolon, kaj mortis en Zamoro, ŝajne post entrepreni lastan invadon en islaman teritorion.

Notoj redakti

  1. Carriedo Tejedo, 1993-1994, p. 145.
  2. Carriedo Tejedo, 1993-1994, p. 136.
  3. Carriedo Tejedo, 1993-1994, p. 144.
  4. González Jiménez, 2011, p. 25.

Bibliografio redakti

  • Carriedo Tejedo, Manuel (1993-1994). [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/134084.pdf «Nacimiento, matrimonio y muerte de Alfonso III el Magno».] Asturiensia medievalia (Oviedo) (7): 129-145. ISSN 0301-889X.
  • González Jiménez, Manuel (2011). «La idea de imperio antes y después de Alfonso VI». Alfonso VI Imperator totius orbis Hispanie. Fernando Suárez kaj Andrés Gambra, kunord. Madrid: Sanz y Torres. ISBN 978-84-92948-45-1.