Alfonso la 5-a (Portugalio)

Alfonso la 5-a de Portugalio, kromnomata la Afrika (n. en la Reĝa Palaco, Sintra, la 15-an de januaro 1432 - m. en Sintra, la 28-an de aŭgusto 1481) estis la dekdua reĝo de Portugalio. Li estis la pli aĝa filo de la reĝo Eduardo la 1-a kaj de la infantino Leonor de Aragono. Alfonso la 5-a havis nur ses jarojn kiam li sukcedis sian patron en 1438.

Alfonso la 5-a
12-a reĝo de Portugalio
Regado 1438-1481
Antaŭulo Eduardo la 1-a
Sekvanto Johano la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1432 (1432-01-15)
en Sintra
Morto 28-an de aŭgusto 1481 (1481-08-28) (49-jaraĝa)
en Sintra
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Monaĥejo de Batalha vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Alfonso la 5-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Eduardo la 1-a de Portugalio vd
Patrino Eleonoro el Aragono vd
Gefratoj Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) • Katerino de Portugalio • Johanino de PortugalioEleonora de Portugalio kaj Aragono vd
Edz(in)o Isabella of Coimbra • Johanino la Beltranida vd
Infanoj Johano de Portugalio • Joan, Princess of Portugal • Johano la 2-a • Álvaro Soares da Cunha vd
Profesio
Alia nomo O Africano vd
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante reĝo, Alfonso centrigis sian atenton en Nordafriko. Dum regado de lia avo Johano la 1-a, oni konkeris Ceŭton en 1415 kaj la reĝo volis ampleksigi tiujn konkeraĵojn. La armeo de la reĝo konkeris Alcacer Ceguer (1458), Tanĝeron (gajnita kaj perdita plurfoje inter 1460 kaj 1464) kaj Arzilo (1470).

La reĝo subtenis la esploradon de la Atlantiko, gvidataj de sia onklo, la infanto Henriko la Naviganto sed post la morto de Henriko en 1460 li ne plu interesiĝis pri tiuj ekspedicioj. Administre, Alfonso la 5-a estis neĉeesta reĝo kiu ne evoluigis aŭ kreis novajn leĝojn aŭ la komercon, uzante la ekzistantajn el la epoko de sia patro kaj avo. Krom la ekspedicioj en Nordafriko li ankaŭ enmiksiĝis en la bataloj kontraŭ Kastilio kaj geedziĝis kun Johanino la Beltranida sed li malvenkis dum la batalo de Toro.