Alfred AGACHE (ankaŭ Donat-Alfred Agache, pli simple konata kiel Alfred Agache (elp. alfret agáŝ), n. la 24-an de februaro 1875 en Tours - m. la 4-an de majo 1959 en Parizo1) estis franca arkitekto, urboplanisto, sociologo kaj esperantisto. En diversaj landoj, precipe en Brazilo, li prelegis pri Esperanto.

Alfred Agache
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1875 (1875-02-24)
en Tours
Morto 4-an de majo 1959 (1959-05-04) (84-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Parencoj Alfred Agache
Okupo
Okupo arkitektoesperantistourbanizisto
vdr

Biografio redakti

Lia patrino Lucie Kuhlmann estis filino de la industriisto Frédéric Kuhlmann, lia patro Édouard estis kemia kaj teksa industriisto el la regiono de Lille. Lia onklo, ankaŭ nomata Alfred Agache, estis konata pentristo[1].

Destinita de la familio al kariero kiel muzikisto, kiun li ne sekvis, en 1905 li finstudis arkitekturon ĉe la École des beaux-arts en Parizo, poste sociologion ĉe la Collège libre des sciences sociales, kie li ekkonatiĝi kun la pensado de Durkheim.

Li estis membro de la Socia Muzeo (fr: Muée social) kiu ludis gvidan rolon en la naskiĝo de urboplanado kaj la disvolviĝo de la unuaj urboplanaj leĝoj en Francio post la unua mondmilito. La Socia Muzeo ludis rolon en la ekesto en Francio de la modelo de ĝardenaj urboj, elpensita kaj produktita de angla urboplanisto kaj esperantisto Ebenezer Howard.

Kiel membro de tiu Socia Muzeo li fariĝis kunfondinto de la franca societo de urbanistoj (1911). Liaj sociologiaj studoj kaj la koncepto de maison pour tous (domo por ĉiuj), rezulte de lia vojaĝo al Usono, ankaŭ influis lin .

Urboplanado redakti

 
Karikaturo de juna Agache sur bildkarto el 1913, desegnita de Jean-Robert. Aludo al lia partopreno en la konkurso kun la celo havi projekton por la planita ĉefurbo Kanbero (en kiu li atingis la trian lokon) troviĝas en la videbla blazono de Aŭstralio.

Kiel arkitekto li efektivigis urboplanadon por diversaj francaj urboj (Dunkerko, Creil kaj Poitiers). sed ĉefe por brazilaj urboj (Rio-de-Ĵanejro, Curitiba, Porto Alegre, Recife) kaj faris prelegojn kaj verkojn pri la temo urboplanado. La urboplano de la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro estas konsiderata la plej granda urboplanada verko kiun Agache realigis.

Depost 1927 li laboris en Brazilo kaj projektis ĉefajn planojn por la urboj Rio-de-Ĵanejro, Porto Alegre kaj Kuritiba. Liaj planoj kutime montriĝis tro kostaj. Tamen ili formis la bazon por pliaj planoj, kiuj ja estis efektivigitaj.

Kuritibo ankoraŭ estas nuntempe konsiderata kiel modelo de ekologia urboplanado kaj kiel unu el la plej bone planitaj urboj en la mondo. La plano implikis la malkonstruon de la historia centro, la kreadon de granda bulvarda ringo kaj radialaj aŭtovojoj, kaj metroo. La plua efektivigo de ĉi tiu projekto estis forlasita post 1971[2].

Ĉefaj verkoj redakti

  • 1911: plano por la urbo Dunkerko. Samjare li kunfondis la francan societon pri urboplanado;
  • 1912: plano por la urbo Kanbero (nerealigita)
  • 1913: li fariĝis ĝenerala sekretario de la socia muzeo (fr: Musée social) kaj donis la unuajn lecionojn pri urboplandado ĉe la École libre des sciences sociales.
  • 1915: li partoprenis en la rekonstruo de la urboj detruitaj de la unua mondmilito kaj kune kun J. M. Auburten kaj E. Redon publikigis por la parlamenta komisiono de la okupataj departementoj la studon "Kiel rekonstrui niajn detruitajn urbojn?"
  • 1923: Nomumita sekretario de la Société française des urbanistes.
  • 1925: premiita kun la Ordeno de la Honora Legio
  • 1927-1932: ĝenerala plano por la urbo Rio-de-Ĵanejro (ne efektivigita)
  • Plano Recife
  • Plano de Porto-Alegro
  • 1943: Urboplano de Kurtibo (pt: Curitiba) kun la helpo de du de liaj studentoj.

Urboplano de Kanbero redakti

La urboplano de Kanbero ne estus realigita, sed ricevis la trian premion en la internacia konkurso kiu okazis en 1911 por la planado de la nova ĉefurbo de Aŭstralio. Sociaj problemoj kaj higieno ankaŭ ludis gravan rolon: kloakaro kaj verdaj spacoj kiuj okupis 20% de la tuta spaco.

Bibliografio redakti

(en) David K. Underwood, Alfred Agache, French Sociology, and Modern Urbanism in France and Brazil, en: Journal of the Society of Architectural Historians, vol. 50, n-ro. 2, Oakland (Kalifornio), University of California Press, junio 1991, paĝoj 130-166.

(en) Fernando Diniz Moreira, Shaping cities, building a nation: Alfred Agache and the dream of modern urbanism in Brazil (1920--1950), University of Pennsylvania, la 1-an de januro 2004

Vidu ankaŭ redakti

Arkitekto

Urbanizado

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Henri Masson, Arkitektoj de Esperanto, Ipernity, la 18-an de novembro 2014

(pt) Rio de Janeiro kaj Agache Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Anglalingva biografio

Noto kaj referencoj redakti

  1. En la interreto troviĝas pluraj retejoj, kiuj donas liajn vivdatojn 1875-1934 kaj pluraj, kiuj prezentas 1875-1959.