Alfred Binet

franca psikologo

Alfred Binet (la 8-an de julio 1857 en Nico; la 18-an de oktobro 1911 en Parizo) estis franca pedagogo kaj psikologo. Li konsideriĝas la fondanto de la psikometrio, do la scienco pri mezureblaj kaj interindividue kompareblaj rezultoj de psikaj funkcioj.

Alfred Binet
Persona informo
Naskonomo Alfredo Binetti
Naskiĝo 8-an de julio 1857 (1857-07-08)
en Nico
Morto 18-an de oktobro 1911 (1911-10-18) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Paris Law Faculty • Medicina Fakultato de Parizo
Okupo
Okupo psikologopedagogosociologo
Verkoj Q123938799
vdr

Binet ĉefe studis juron, sed multe pli interesiĝis pri siaj studaj kromfakoj medicino kaj psikologio.

Dum 1889 li kunlaboris en la fondo de la unua psikologia esplorejo en Francio. Kiel posta direktoro de la esplorejo li provis evoluigi eksperimentajn metodojn por la mezuro de intelekto kaj la kapablo pri logika pensado. Krome li fondis la unuan franclingvan gazeton pri psikologio, L'année psychologique (la psikologia jaro), en kiu li publikigis la rezultojn de siaj esploroj.

Inter liaj plej grandaj atingaĵoj estas la progresoj pri mezurado de intelekto. Kune kun la kuracisto Theodore Simon li evoluigis teston, kiu mezuru la pensajn kapablojn de infanoj. La testo konsistis el pluraj taskoj, kiu indiku la ĝeneralan intelekton, kaj kiuj estis grupigitaj laŭ aĝogrupoj. El la nombro de ĝuste solvitaj taskoj elkalkuliĝis nombro, kiu indikis la "mensan aĝon" de la infano. La testo ricevis la nomon Binet-Simon-testo kaj unuafoje aplikiĝis dum la jaro 1905. Lewis Madison Terman poste en la usona universitato Stanford plibonigis la metodojn (konsiderante la intertempajn malkovrojn de David Wechsler) kaj publikigis variaĵon de la baza testo, kiu nomiĝis Stanford-Binet-testo.

En sia libro Psychologie des grands calculateurs et joueurs d'échecs ("psikologio de grandaj kalkulantoj kaj ŝakludantoj", Parizo 1894) li okupiĝis pri la fenomeno de aparte bona memoro, interalie per pridemandado de multaj ŝakludantoj.

Alfred Binet mortis la 18-an de oktobro 1911 en Parizo. Liaj esploraj rezultoj en la mezuro de la homa intelekto ankoraŭ hodiaŭ estas la bazo de la intelekta kvociento kaj daŭre aplikiĝas en ĉiuj mondopartoj fare de psikologoj kaj (aparte priinfanaj) psikiatroj.

Vidu ankaŭ redakti