Alfred Hermann Fried

aŭstra pacifisto

Alfred Hermann FRIED (naskiĝis la 11-an de novembro 1864 en Vieno, mortis la 5-an de majo 1921 en Vieno) estis juda aŭstra pacemulo kaj verkisto. Kiel fondinto de la revuo Die Waffen nieder (For la Batalilojn!) kun Bertha von Suttner, kaj la postan revuon Die Friedenswarte (La Atendo por Paco) kaj pro siaj aktivaĵoj por la paco li ricevis la Nobel-premion pri paco kun Tobias Asser en 1911.

Alfred Hermann Fried
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1864 (1864-11-11)
en Vieno
Morto 5-an de majo 1921 (1921-05-05) (56-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Tombo Feuerhalle Simmering
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Parencoj Moriz Paul Engel
Okupo
Okupo publikigistoesperantistoverkisto • pacifisto • ĵurnalisto
vdr

En 1892 li helpis establi la germanan pacmovadon kaj kunfondinto de Deutsche Friedensgesellschaft (germana porpaca societo). Li ankaŭ elpensis la ideon de moderna organizaĵo por konservi mondan pacon. Ĉi tiu ideo poste estis ellaborita unue en la formo de la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito kiel Unuiĝintaj Nacioj.

En 1909 li kunlaboris kun Paul Otlet kaj Henri La Fontaine de la Centra Oficejo de Internaciaj Asocioj (la nuna Unio de Internaciaj Asocioj, mallonge (UIA) en la preparado de la Annuaire de la Vie Internationale (Jarlibro de la internacia vivo) [1].

Esperanto redakti

Fried parolis Esperanton, kiun li eklernis en 1900. Li kunlaboris en la Esperanto-revuo L' Espérantiste kaj, en 1903, li verkis lernolibron.[2] Krome, li partoprenis Universalajn Kongresojn kaj verkis vortaron.

Fotokonkurso redakti

Internacia fotokonkurso portas lian nomon. Fotoj rigardeblas ĉi tie: http://www.friedaward.com/index.php Arkivigite je 2017-09-25 per la retarkivo Wayback Machine. Bedaŭrinde la retejo nur estas en la angla kaj ne en la ŝatata lingvo de Fried, Esperanto.

Arkivoj kaj instigo al esploro redakti

La biblioteko de Fried estis aĉetita de Stanford University (Palo Alto, Kalifornio, Usono) kaj liaj manuskriptoj troviĝas ĉe Peace Archives [3] en la biblioteko de la United Nations Library en Ĝenevo (Svislando).[4]

La kompleta arkivo de Fried, kiu ankaŭ prizorgis la heredaĵon de Bertha von Suttner estis vendata en la jaro 1931 de la vidvino Therese Fried al la biblioteko de la Ligo de la Nacioj. Tie troviĝas la orginalaj dokumentoj de 1878–1921, precipe leteroj, pretaj por esploro. Ili estas ordigitaj laŭ kategorioj, ekzemple leteroj al la edzino, komerca korespondado, porpacaj aktivecoj, sed ne estas indiko pri por- kaj per-Esperantaj korespondaĵoj. Povas esti, ke tio aspektis malgrava por la arkivistoj siatempe.

Bibliografio redakti

  • Encyclopaedia Judaica. (Ed.)
  • Das Abrüstungs-Problem: Eine Untersuchung. Berlin, Gutman, 1904.
  • The German Emperor and the Peace of the World, kun antaŭparolo de Norman Angell. London, Hodder & Stoughton, 1912.
  • Die Grundlagen des revolutionären Pacifismus. Tübingen, Mohr, 1908. Franca traduko de Jean Lagorgette: Les Bases du pacifisme: Le Pacifisme réformiste et le pacifisme «révolutionnaire». Paris, Pedone, 1909.
  • Handbuch der Friedenshewegung. Wien, Oesterreichischen Friedensgesellschaft, 1905. 2nd ed., Leipzig, Verlag der «Friedens-Warte», 1911.
  • «Intellectual Starvation in Germany and Austria», en Nation, 110 (marto 20, 1920) 367-368.
  • International Cooperation. Newcastle-on-Tyne, Richardson [1918].
  • Das internationale Leben der Gegenwart. Leipzig, Teubner, 1908.
  • «The League of Nations: An Ethical Institution», en Living Age, 306 (21-a de aŭgusto 1920) 440-443.
  • Mein Kriegstagebuch. 4 volumoj. Zürich, Rascher, 1918-1920.
  • Pan-Amerika. Zürich, Orell-Füssli, 1910.
  • The Restoration of Europe, tradukita de Lewis Stiles Gannett. New York, Macmillan, 1916.
  • Der Weltprotest gegen den versailler Frieden. (Ed.), Leipzig, Verlag der Neue Geist, 1920.
  • Die zweite Haager Konferenz: Ihre Arbeiten, ihre Ergebnisse, und ihre Bedeutung. Fried, Alfred Hermann, Leipzig, Nachfolger [1908].
  • Eine Sammlung von Gedenkblättern. kun Goldscheid, Rudolf: Leipzig, 1922.
  • Kolekto de 1000 tekstoj de A.H. Fried pri la pacmovado, Berlin, 1908.

Vortaroj kaj lernolibroj redakti

Esperanto ↔ germana

  • Wörterbuch Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto
  • Lehrbuch der internationalen Hilfssprache “Esperanto” mit Wörterbuch in Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto, Berlin-Schönberg: Esperanto-Verlag, 1903 pr. Pass & Garleb, Berlin 18x12cm II, 120p.[5]
    • 2a eld.: Stuttgart: Franckhsche Verlagshandlung,1905 18x12cm 91, 5p.
    • 3a eld.: Stuttgart: Franckhsche Verlagshandlung,1905 18x12cm 91p.

Biografioj redakti

  • Histoire de l'internationalisme III: Du Congrès de Vienne jusqu'à la première guerre mondiale (1914), pp. 365-368. August Schou. Publications de l'Institut Nobel Norvégien, Tome VIII. Oslo, Aschchoug, 1963.
  • «Alfred Hermann Fried», Hans Wehberg, in Deutsches Biographisches Jahrbuch. Band III, 1921.
  • «Alfred H. Fried», Hans Wehberg, in Die Führer der deutschen Friedensbewegung, pp. 19-23. Leipzig, Oldenburg, 1923.
  • «Alfred H. Fried und seine Bedeutung für die pacifistische Wissenschaft», Hans Wehberg, in Erste Ethische Rundschau (1914) 10.
  • Petra Schönemann-Behrens: „Organisiert die Welt“. Leben und Werk des Friedensnobelpreisträgers Alfred Hermann Fried (1864–1921). Dissertation, Universität Bremen 2004.
  • Bernhard Tuider: Alfred Hermann Fried - ein Adlatus oder Inspirator von Bertha von Suttner? Neue Perspektiven auf die Beziehung zweier Leitfiguren der österreichischen Friedensbewegung. In: Wiener Zeitschrift zur Geschichte der Neuzeit Jg. 9, 2009/2, S. 134-162.
  • Bernhard Tuider: Alfred Hermann Fried. Pazifist im Ersten Weltkrieg - Illusion und Vision. VDM, Saarbrücken 2010, ISBN 978-3-639-25061-9

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Alfred Hermann Fried » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»