Alfred John KEENE (n. en 1864 - m. en 1930) estis brita pentristo de akvareloj. Li vivis kaj laboris en Derby.

Alfred John Keene
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1864 (1864-01-01)
Morto 1-an de januaro 1930 (1930-01-01) (66-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Silk Mill during the fire of 1910
The Derby Silk Mill
vdr
Incendio en la silkmuelejo de Derby
Alfred John Keene (1910)

Biografio redakti

Keene estis la kvara filo de la fotisto Richard Keene, kiu eldonis la gazeton Derby Telegraph. Li estis frato de la akvarelisto William Caxton Keene kaj de la fotisto Charles Barrow Keene. Kromnomita "Jack", Keene ricevis trejnadon en la Artlernejo de Derby de 1878 ĝis 1895.[1]

Keene pluadministris la familian aferon kune kun sia frato post la morto de ilia patro. Alfred John Keene, en 1887, estis fondinta membro de la artklubo Derby Sketching Club.[2] La pentraĵoj de Keene estis kolektitaj de Alfred Edward Goodey, kiu entute aĉetis 77 verkojn. Goodey sekve donacis lian kolekton al la Muzeo kaj artgalerio de Derby en 1936.[1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Allard, Sarah. (2003) Goodey's Derby, p. 9–13. ISBN 1 85983 379 9.
  2. History of Derby Sketching Club. Arkivita el la originalo je 2010-09-27. Alirita 2011-05-10.

Eksteraj ligiloj redakti