Alfred Władysław Augustyn Korzybski blazono Abdank (Alfred Skarbek Korzybski; naskiĝis la 3-an de julio 1879 en Varsovio, mortis la 1-an de marto 1950 en Lakeville, Konektikuto) – pola-usona inĝeniero, filozofo, logikisto, kreinto de ĝenerala semantiko, fondinto de Internacia Societo de Ĝenerala Semantiko (1942).

Alfred Korzybski
Persona informo
Alfred Korzybski
Naskiĝo 3-an de julio 1879 (1879-07-03)
en Varsovio
Morto 1-an de marto 1950 (1950-03-01) (70-jaraĝa)
en Lakeville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoPollando vd
Alma mater Emperor Nicholas II University of Technology vd
Familio
Patro Wladyslaw Korzybski vd
Patrino Helena Rzewuska vd
Edz(in)o Mira Edgerly-Korzybska vd
Profesio
Okupo matematikisto • lingvistoinĝenierofilozofo vd
Laborkampo inĝenierarto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kreo de la sistemo de ĝenerala semantiko kaj ties aplikoj redakti

Plua scienca laboro alkondukis al kreo de tute nova, nearistotela sistemo, kiun Korzybski nomis ĝenerala semantiko (angle: general semantics). Li emfazis, ke oni ne miksu ĝeneralan semantikon kun semantiko kiel fako de lingvoscienco. La sistemo de Korzybski eksplikas kaj instruas manierojn de efektiva disvolvo kaj uzo de la nerva sistemo de la homo en sciencaj celoj, kaj ankaŭ de ĝia apliko en ĉiuj aliaj sferoj de la vivo. Post dek jaroj de elĉerpiga laboro en 1933 Korzybski prezentis ĉefajn principojn de ĝenerala semantiko en sia laŭvica libro Science and Sanity (Scienco kaj prudento). En la publikaĵo li montris, ke la homa scio kaj ties transdono estas limigitaj de:

La homo ne povas percepti la mondon senpere, sed nur helpe de abstrakta asociado, bildoj ricevataj de la nerva sistemo, kiuj plue estas transdonataj pervorte. En konsekvenco la kompleksaj homaj perceptoj kaj neprecizeco de la lingvo kondukas al misformoj de la reala bildo. La percepto de tio, kio nin ĉirkaŭas, ne estas strukture simila al tio, kio nin ĉirkaŭas reale.

Korzybski aparte substrekis trejnadon pri konsciigo de abstraktaĵoj, kun uzo de teknikoj transprenitaj de matematikaj studoj. Li kredis, ke matematiko estas unusola alirebla "lingvo", per kiu oni povas priskribi leĝojn de la naturo. Unu el teknikoj helpanta en konsciiĝo de la abstrakto konsistis en subtenado de la interna kaj ekstera ekvilibro, t.e. konservo de "silento sur objektivaj niveloj", kiel li nomis ĝin.

Sub influo de la teorio de Korzybski laboris ankaŭ William S. Burroughs, kreante sian teorion de la lingvo.

En 1938 li kreis en Ĉikago Instituton de Ĝenerala Semantiko (angle: Institute of General Semantics), kiun gvidis ĝis la morto. Agado de la instituto popularigis ĝeneralan semantikon en Usono kaj eksterlande. Nuntempe al ĝi apartenas ĉ. 700 personoj el pli ol 30 landoj. La instituto publikigas jarkvaronan revuon ETC: A Review of General Semantics, kiun nun abonas pli ol 400 bibliotekoj en la tuta mondo.

Bibliografio redakti

  • Alfred Korzybski, Collected Writings 1920-1950, Institute of General Semantics, 1990, hardcover, ​ISBN 0-685-40616-4

Eksteraj ligiloj redakti