Alfredo Stroessner

Alfredo Stroessner Matiauda (naskiĝis 3-a de novembro de 1912 en Encarnación departemento de Itapua, mortis 16-a de aŭgusto de 2006 en Braziljo) estis paragvaja militisto, kiu deĵoris kiel diktatora prezidento inter 1954 kaj 1989.

Alfredo Stroessner
Persona informo
Alfredo Stroessner Matiauda
Naskiĝo 3-an de novembro 1912 (1912-11-03)
en Encarnación
Morto 16-an de aŭgusto 2006 (2006-08-16) (93-jaraĝa)
en Braziljo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Paragvajo vd
Alma mater Mar. Francisco Solano López Military Academy • Escola de Aperfeiçoamento de Oficiais vd
Partio Partido Colorado vd
Familio
Edz(in)o Ligia Stroessner vd
Infanoj Gustavo Stroessner vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Aktiva dum 1929–1989 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Filo de germana enmigrinto kaj indiĝena patrino, li eniris la armeon 17-jara. Li partoprenis la Ĉakan militon en 1932 kontraŭ Bolivio, kie li ricevis du militajn medalojn. Poste, li plirangiĝis regule, kaj 36-jara li fariĝis generalo, la plej juna tiutempe en Latinameriko.

En 1951, li aliĝis al la Partido Colorado (Ruĝa Partio), unu el la tradiciaj en la lando.

En 1954 li gvidis puĉon kontraŭ la tiam prezidento Federico Chávez kaj estis nomumita nova prezidento. Li estis reelektita en 8 sinsekvaj elektoj, dum kiuj li estis la sola kandidato (1958, 1963, 1968, 1973, 1978, 1983 kaj 1988). Li estis la plej longe deĵoranta prezidento en Latinameriko post Fidel Castro.

Regado redakti

Stroessner regis kun la apogo de la armeo kaj de sia partio. Lia regado estis radikale kontraŭkomunisma. Li apogis la interesojn de Usono kaj forte kontraŭis ĉiujn revoluciajn movadojn. En 1960 lia registaro rompis rilatojn kun la nova kuba gvidantaro.

Stroessner montris simpatiojn al la nazioj, kaj permesis la rifuĝon de diversaj el ili en Paragvajo, inter kiuj la doktoro Josef Mengele. Li ankaŭ permesis la rifuĝon de aliaj diktatoroj, kiel la nikaragva Anastasio Somoza Debayle.

Li ankaŭ partoprenis la Operaco Kondoro, la kunlaboro inter la sudamerikaj diktaturoj por kune forigi siajn oponantojn.

Dum la 80-aj jaroj, post la reveno de la najbaraj Brazilo kaj Argentino al la demokratio, plimultiĝis la postuloj por liberaligo de la reĝimo. Li oponis ĉiujn klopodojn kaj ankoraŭ estis denove fraŭde elektita en 1988, kun 88,8% de la voĉdonoj.

La opono kreskis kaj je la 3-a de februaro de 1989, la generalo Andrés Rodríguez faris ŝtatrenverson. Stroessner estis sendita al ora ekzilo en Brazilio, kie li forpasis en 2006.

Kuriozaĵo redakti

La nomon Puerto Stroessner ricevis la urbo unue nomata Puerto Flor de Lis (kreita en 1957) kaj nun Ciudad del Este.