Algokulturo estas la kulturo de algoj. Ĝi okazas grandskale, ekzemple en Japanio.

Algokulturo ĉe la kibuco Ketura en la dezerto de Negevo (Israelo)

Algoj estas kulturitaj ne nur por produkti nutraĵojn kaj kosmetikojn, sed ankaŭ por biodizeloleo.

Hans Gaffron kreis jam en 1939 procedon por produkti hidrogenon el verdaj algoj de la genro chlamydomonas reinhardtii.

Algoj utilas ankaŭ por purigi akvon kaj kiel sterko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Algokulturo de spirulino