Algund

komunumo de Italio

Algund - por kiu aldona itallingva nomo Lagundo estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Algund konatas pro larĝaj altkvalitaj kultivejoj de pomoj kaj de vino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 964 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Lana, Marling, Meran, Naturns, Partschins, Plaus kaj Tirol (Sudtirolo).

Lagundo (Algund)
Algund
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 41′ N, 11° 8′ O (mapo)46.68333333333311.133333333333Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 8′ O (mapo)
Alto super marnivelo 350 [+] m
Areo 23 km²
Loĝantaro 4964 (2023)
Loĝdenso 210 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Aschbach/Ried, Dorf, Forst, Mitterplars, Mühlbach, Oberplars kaj Vellau
Najbaraj komunumoj Lana, Marling, Meran, Naturns, Partschins, Plaus kaj Tirol (Sudtirolo)
Patrono sankta Jozefo
Festa tago 19-a de marto
Nomo de loĝantoj Algunder (germane) kaj lagundesi itale)
Poŝtkodo 39022
Imposta kodo E412
Kodo laŭ ISTAT 021038
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (85,2%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 14,6% parolas denaske la italan.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo de la komunumocentro