Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani

Ali Akbar Haŝemi RAFSANĜANI (perse علی‌اکبر هاشمی رفسنجانی, naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-25), vilaĝo Nug (urbo Rafsanĝani), provinco Kerman, Irano kun la nomo Akbar Haschemi Bahramani — mortis la 8-an de januaro 2017). Li estis prezidanto de Irano de la 3-an de aŭgusto 1989 ĝis la 2-an de aŭgusto 1997, la prezidanto de la Meĝliso de 1980 ĝis 1989, la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj de la 4-an de septembro 2007. Ankaŭ li estis kandidato en la prezidanta balotado de la jaro 2005.

Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani
perse علی‌اکبر هاشمی رفسنجانی
Persona informo
علي اکبر هاشمی رفسنجانی
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-25)
en vilaĝo Nug (urbo Rafsanĝani), provinco Kerman, Irano
Morto la 8-an de januaro 2017 (82‑jara)
en Teherano, Irano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Behesht-e Zahra vd
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater University of Qom • University of Isfahan • Teherana universitato vd
Partio Societo de la luktanta klerikaro
Subskribo Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani
Familio
Gefratoj Mohammad Hashemi Rafsanjani vd
Edz(in)o Efat Maraŝi
Infanoj Filino: Fajeze
Filoj: Mohsen Haŝemi, Mehdi, Jaser
Profesio
Okupo politikistoverkisto • entreprenisto • akhoond vd
En TTT La oficiala retpaĝo (multelingva)
4-a La prezidanto de Irano
Dum la 3-an de aŭgusto 1989
– la 2-an de aŭgusto 1997
Antaŭulo Ali Ĥamenei
Sekvanto Mohammad Ĥatami
2-a La prezidanto de
la Konsilio de ekspertizistoj
Dum la 4-an de septembro 2007
Antaŭulo Ali Meŝkini
La prezidanto de
la Meĝliso
Dum 19801989
Antaŭulo vakanta
Sekvanto Mehdi Karubi
La prezidanto de
la Konsilio pri laŭceleco
Dum la 27-an de februaro 2007
Antaŭulo nova oficejo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post mortigoj de multaj gravaj iranaj politikistoj komence 1980-aj rezulte de teroraj agoj, influo de Rafsanĝani grave kreskis. En fina periodo de la Iraka-Irana milito (1988-1989) la plej Supera Gvidanto de Irano ajatolo Ruhollah Ĥomejni transdonis lin rajtojn de komandestro de la irana armeo.

Unua kabineto de ministroj redakti

Rafsanĝani estis ano de la komisiono pri preparado de amendoj de la Konstitucio de Irano, rezulte de kiuj en 1989 estis abolita la posteno de la ĉefministro. Do, iĝinte samjare la prezidanto de Irano li samtempe estris la registaron. Inter ministroj de lia kabineto estis multaj famaj reformistoj: Mohammad Ĥatami, Abdula Nuri, Mostafa Moin kaj aliaj. La meĝliso plejparte subtenadis la prezidanton. Danke al Rafsanĝani dum Golfa Milito Irano okupis la pozicion de neŭtraleco.

Rezulte de la parlamenta balotado de 1992 politikaj oponentoj de la prezidanto ekhavis plimulton en la meĝliso, kiun estris Ali Akbar Nateg-Nuri. Sub la premo de opozicio demisiis Mohammad Ĥatami kaj la postenon de ministro pri la islama kulturo kaj islama orientiĝo okupis opoziciulo Ali Lariĝani.

Dua kabineto de ministroj redakti

En la prezidanta balotado de 1993 Rafsanĝani venkis kun minimuma avantaĝo. Do en la kabineto okazis gravaj ŝanĝoj: anstataŭ Abdula Nuri la ministro pri internaj aferoj iĝis M. Baŝarati, la ministro pri kulturo kaj supera edukado Mostafa Moin estis anstataŭigita per Mostafa Haŝemi Golpaegani, ministro pri kulturo kaj islama orientiĝo iĝis Mostafa Mir-Salim, ano de la gvidanta konsilio de la «Societo de la islama koalicio». Ankaŭ Mohammad Haŝemi Rafsanĝani, frato de la prezidanto, estis devigita cedi al Ali Lariĝani postenon la administranto de la la Organizaĵo pri radio kaj televido de Irano.

Dum parlamenta balotado de 1996 Rafsanĝani, estante ano de la «Societo de la luktanta klerikaro», postulis enregistri liston de kandidatoj laŭ Tehrana elekta distrikto kvin siajn adeptojn, sed ricevis rifuzon. Responde en decembro 1994 li fondis la Partion de la servistoj de kreado, kiun eniris 10 ministroj, 5 vic-prezidantoj, la urbestro de Tehrano Golamhosejn Karbasĉi, filino de la prezidanto Fajeze Haŝemi kaj aliaj influaj politikistoj. Rezulte la deputitajn mandatojn ricevis pli 100 kandidatoj de la nova partio.

Fine de 1996 la estraro de la Partio de la servistoj de kreado proponis amendi konstitucion por ke Rafsanĝani havos rajton por tria prezidantado. La opozicio abrupte kritikis tiun proponon kaj rifuzis ĝin antaŭ oficiala disputo en la meĝliso. Do maldekstra flanko de klerikaro unue kandidatigis lastan ĉefministron Mir Hosejn Musavi, sed, konvinkinte sin pri foresto ĉe tiu de realaj ŝancoj por venko, ĝi subtenis Mohammad Ĥatami kaj tiu en majo 1997 venkis sian rivelon Ali Akbar Nateg-Nuri.

La 27-an de februaro 2007, kelkaj monatoj antaŭ la fino de siaj prezidantaj plenrajtigoj, Rafsanĝani ekestris la Konsilion pri laŭceleco. Dum la parlamenta balotado de 2000 li estis elektita la deputito de la meĝliso, sed eĉ post rekalkulo de voĉoj li okaziĝis nur en la dua deko de kandidatoj laŭ Tehrana elekta distrikto. Konsciante, ke li ne havos ŝancon por iĝis la prezidanta de la meĝliso kaj entute havi influon en tiu, li rifuzis sian mandaton.

La familio kaj parencoj redakti

Multaj parencoj de Rafsanĝani havas grandajn negocojn aŭ okupas gravajn ŝtatajn postenojn. Lia filino Fajeze estis deputito de la meĝliso de la kvina kunveno, fama politikistino kaj ĵurnalistino. Lia filo Mohsen estas administranto de la kancelario de la Konsilio pri laŭceleco kaj samtempe estris la ŝtatan metroon. Aliaj filoj — Mehdi kaj Jaser — estas konsilianoj de ministroj. Nevo Ali Haŝemi, pli frue okupinta la postenon de vic-ministro pri nafto, aktive partoprenis la agadon de la elekta ŝtabo de Mohammad Ĥatami kaj poste iĝis deputito de la meĝliso. Frato de la edzino Hosejn Moraeŝi ankaŭ estis deputito de la meĝliso kaj samtempe anstataŭanto de la ĝenerala sekretario de la Partio de la servistoj de kreado.

Eksteraj ligiloj redakti