Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj

Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (NVE) estas ligo de kvin skandinaviaj politike verdaj (ekologiaj) kaj maldekstraj (socialismaj kaj komunismaj) partioj. La alianco fondiĝis la 30-an de januaro kaj 1-an de februaro 2005 en Rejkjaviko.

Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj
Nordic Green Left Alliance
emblemo
politika alianco
Komenco 1-a de februaro 2004 vd
Ideologio

demokrata socialismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Mia Haglund vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Al la Alianco aliĝis jenaj politikaj partioj:

Lando Nomo en Esperanto Nomo en la nacia lingvo Mallongigo Nacia parlamento Eŭropa Parlamento |- Danio Danio Socialista Popola Partio Socialistisk Folkeparti SF 7/175 1/13
Finnlando Finnlando Maldekstra Ligo Vasemmistoliitto Vas. 12/200 1/13
Gronlando Gronlando Eskima Komunumo Inuit Ataqatigiit IA 11/31 -
Ferooj Ferooj Respubliko Tjóðveldi E 7/33 -
Islando Islando Verda kaj Maldekstra Movado Vinstrihreyfingin - grænt framboð VG 7/63 -
Norvegio Norvegio Socialisma Maldekstra Partio Sosialistisk Venstreparti SV 7/169 -
Svedio Svedio Maldekstra Partio Vänsterpartiet V 21/349 1/20

La membropartioj de la Alianco interkonsentis pri la komuna politika programo[1], kiu fokusiĝas kaj pri ekologiaj kaj pri sociaj temoj. Laŭ la alianca statuto[2], la gvida instanco de la organizaĵo estas konsilio, kiu konsistas el la prezidantoj de la membropartioj, paralele al simila instanco en la partio Eŭropa Maldekstro. La formale plej supera instanco estas la ĉefkunveno.

La Alianco havas siajn deputitojn en la Eŭropa Parlamento. Partioj de la Alianco el Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio kun la Eŭropa Maldekstro kunkreas Konfederacian Frakcion de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (UEM/NVM). Nur la partio el Danio (Socialista Popola Partio) decidis aliĝi al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti