Alice Nahon

belga poeto

Alice NAHON (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1896 en Antverpeno, mortis la 21-an de majo 1933 samurbe) estis flandra poetino. En Flandrio ŝi plej probable estas ĉefe konata pro la versikloj el sia Avondliedeke (Vesperkanteto):

Alice Nahon
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1896 (1896-08-16)
en Antverpeno
Morto 21-an de majo 1933 (1933-05-21) (36-jaraĝa)
en Antverpeno
Mortis per malsano vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Citaĵo
 't is goed in 't eigen hert te kijken, nog even vóór het slapengaan,
of ik van dageraad tot avond, geen enkel hert heb zeer gedaan, ... 

(En traduko: Ho estas bone l' propran koron Esplori antaŭ l' dormo, pri -, Ĉu de tagiĝo ĝis vespero, Neniun koron vundis mi.[1])

Ŝia patro estis nederlandano francdevena. Ŝia patrino, Julia Gijsemans, venis el Putte (apud Meĥleno). Ŝi estis la tria el familio de dek unu infanoj. Ekde sia dek-oka vivojaro ŝi laboris kiel flegistino en la mansanulejo Stuivenberg en Antverpeno. Ŝi suferis pro kronika bronkito kaj deprimiĝo kaj pasigis multajn jarojn en pluraj flegejoj. Tamen ŝi sukcesis verki en tiu periodo du poemarojn, Vondelingskens (Trovitetoj, 1920) kaj Op zachte vooizekens (Etmelodie, 1921). Post restadoj en Italio kaj en Francio ŝi eklaboris en 1927 en la urba biblioteko de Meĥleno. Per la poemaro Schaduw (Ombro, 1928) ŝi provis forigi de si la renomon verki nur dolĉajn poemojn, kritiko, kiun ŝi i.a. ricevis de poeto Paul Van Ostaijen. La poemaro Maart-April (Marto-aprilo) aperis postmorte en 1936.

Deko el ŝiaj poemoj estis tradukita en Esperanton de Hector Vermuyten. Laŭ Remy van Eynde, kiu persone konis Jan Nahon, la fraton de Alice, ŝi multe simpatiis al Esperanto.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Traduko de Tyneverum (Hector Vermuyten), el Espero Katolika, septembro 1960.
  2. André Staes, Esperanto en Antverpeno, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2008, paĝo 110.