Aliciklaj kombinaĵoj

Aliciklaj kombinaĵoj estas klaso de organikaj kombinaĵoj, kiuj estas ambaŭ alifataj kaj ciklaj kombinaĵoj, el kiuj ili nomiĝas. Ili enhavas unu aŭ plurajn karbonciklojn, kaj povas esti saturitaj aŭ nesaturitaj sed ne havas aromatan karakteron[1]. Aliciklaj kombinaĵoj povas havi aŭ ne havi alifatajn flankajn ĉenojn.

Ciklopropano estas la plej malgranda alicikla kombinaĵo.

La plej simplaj aliciklaj komponaĵoj estas la unuciklaj cikloalkanoj (ciklopropano, ciklobutano, ciklopentano, cikloheksano, cikloheptano, ciklooktano, ktp). Iomete pli kompleksa estas duciklaj cikloalkanoj, kiuj inkludas dekalinon (duciklo[4.4.0]dekano). En tiu klaso triviĝas policiklaj cikloalkanoj kaj spiro-kombinaĵoj, pri kiuj du aŭ pluraj ringoj estas kunligitaj de nur unu karbona atomo.

La modalo kiel fermiĝas la ringoj por la formado de multaj aliciklaj kombinaĵoj povas esti antaŭdirita de la reguloj de Baldwin.

Otto Wallach, germana kemiisto, ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1910, pro sia laboro sur la aliciklaj kombinaĵoj. [2][3].

Cikloalkenoj redakti

 
Ciklohekseno estas alicikla kombinaĵo kun duobla ligo.

Inter unuciklaj cikloalkenoj estas ciklopropeno, ciklobuteno aŭ ciklohekseno, ktp. La duciklaj alkenoj inkludas norbornenon kaj norbornadienon.

Ekstercikla grupo enhavas duoblan ligon ekster la origina cikla molekulo.

La loko de duoblaj ligoj en multaj aliciklaj kombinajoj povas esti antaŭdirita de la regulo de Bredt.

Referencoj redakti

  1. [1] (1995) Alicyclic compounds (Aliciklaj kombinaĵoj) (angle). IUPAC Goldbook.
  2. Leopold Ruzicka. "Third Pedler lecture. The life and work of Otto Wallach (Vivo kaj laboro de Otto Wallach)", paĝoj p. 1582. (angle)
  3. M. Christmann. "Otto Wallach: Founder of Terpene Chemistry and Nobel Laureate 1910 (Otto Wallach: eltrovisto de la terpena kemio)", paĝoj p. 9580–9586. (angle)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alicyclic compound en la angla Vikipedio.