Laŭ Francisko Azorín, Alikato estas diversforma poligoneto el ceramiko emajla. Tio estas uzaata por ornamado, ĉefe de muroj, sed ne nur. Tiele alikati estus "mozaiki per plurformaj alikatoj."[1] Ĉe Azorín la termino devenas el la araba al + lukat (la glimo, speguleto).

Alikatado de azuleĥoj en la Alhambro de Granado, Hispanio.

Alikatado, vorto devena el la araba al-qataa,[2]​ estas la agado survesti aŭ kovri plankon aŭ muron per azuleĥoj. La azuleĥo alikata estas tranĉita tiel ke oni ekhavas konvenajn formon kaj grandon, kiel antaŭe desegnitaj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 10-11.
  2. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 13. ISBN 978-84-460-0924-5. [1] Konsultita la 1an de majo de 2015 kaj la 26an de Novembro 2017.
  3. Fatás G. & Borrás G.M. (1980). Diccionario de términos de arte y arqueología. Alianza Editorial. ISBN 84-206-0292-2.