Aline

Aline [1] [2] estas franclingve verkita rakonto de Charles-Ferdinand Ramuz, publikigita en 1905. La 138-paĝa Esperanta traduko estas de René de Saussure, kaj ĝi unue aperis en Ĝenevo, danke al Universala Esperanto-Asocio (UEA), en la jaro 1911. Monda Asembleo Socia (MAS) el Embres-et-Castelmaure prizorgis duan eldonon en 2007.

Aline
Aŭtoro Charles-Ferdinand Ramuz
Eldonjaro 1911
Urbo Ĝenevo
Eldoninto UEA
Paĝoj 138
vdr

Recenzoj redakti

 
 Eterna historio de malfeliĉa 18-jara junulino, forlasita de sia amanto kiam ŝi gravedigis. Tiam en momento de malespero ŝi mortigas sian infano kaj poste sin mem por eviti honton kaj areston.
Tre bona plaĉa traduko. 
— 1964(1911), Historio de Esperanto,I, paĝo 332
 
 Eleganta traduko de bone elektita verko...vero de la personoj...akurateco de la naturaj priskriboj. 
— 1911-1912, La Revuo, paĝo 194
 
 La traduko...preskaŭ ĉiam plaĉas. Tamen ĝi kelkfoje haltigas la leganton per novaj formoj aŭ uzo de teĥnika vorto tute senutila en neteĥnika verko. 
— 1919, Eugène Noël, Lingvo Internacia, paĝo 442
 
 Luksa eldono, modela stilo. 
— 1929, Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL), paĝo 361

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4034, paĝo 361
  2. 1934, Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti