Aliseksemismo

sistemo de biasoj favore de aliseksemaj rilatoj
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun aliseksemo.

Aliseksemismo aŭ pli simple Aliseksismo estas socia sistemo de konduto, kutimoj, biaso kaj diskriminacio favoraj de aliseksemo kaj aliseksemaj rilatoj.[1] La termino povas pritemi la senscian antaŭjuĝon ke aliaj personoj estas aliseksemaj, aŭ la vidpunkton, ke aliseksema rilatado estas la nura normo (aliseksema normismo) kaj do supera.[2]

Aliseksemismo inkluzivas tiajn vidpunktojn, kiuj pli estimas aliseksemulojn ol gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj anojn de aliaj seksaj minoritatoj. Oni do povas diri ke ĝi traktas seksajn minoritatojn kiel "duagradajn civitanojn". Aliseksemismaj personoj ne ĉiam estas aliseksemaj, ĉar oni povas internigi sistemajn biasojn kaj kutimajn opiniojn en sian menson.

Komparo kun homofobio redakti

 
Homofobiaj predikantoj en San-Francisko, Kalifornio, Usono.

Homofobio, formo de aliseksemismo, temas kaj pri neracia timo de aŭ malsento al samseksemuloj kaj samseksemo,[3] kaj pri "konduto surbaza de tia sento."[4] Aliseksemismo, tamen, pli vaste temas pri la "sistemo de ideologia pensado, kiu igas aliseksemon la nura normo, observenda por seksaj praktikoj."[2] Kiel biaso favora de aliseksemuloj kaj aliseksemo, aliseksemismo estis priskribita kiel "enkodigita en, kaj karakteriza de, la gravaj sociaj, kulturaj, kaj ekonomiaj institucioj de nia socio,"[5] kaj radikas en la esencisma kultura nocio, laŭ kiu vireco-maskleco kaj virineco-femineco estas komplementaj.

Enketisto, verkisto, kaj psikologia profesoro Gregory M. Herek diras, ke "[Aliseksemismo] funkcias per duobla procedo de nevidebleco kaj atakado. Samseksemo ordinare restas kulture nevidebla; kiam videbliĝas homoj, kiuj engaĝiĝas en samseksema konduto, aŭ kiuj estas identitaj kiel samseksemaj, ili estas atakataj de la socio."[6] Plue, en intervjuoj kun farintoj de kontraŭgeja perforto, jura psikologiisto Karen Franklin rimarkas, ke "aliseksemismo ne nur estas persona valorsistemo; ĝi estas ilo en la bontenado de la seksa dikotomio."[7] Ŝi kontinuas, dirante ke "atencoj kontraŭ samseksemuloj, kaj kontraŭ aliaj individuoj, kiuj aberacias de la seksrolaj normoj, estas vidataj kiel lernitaj formoj de socia regado, anstataŭ kiel defenda respondo al persona minaco."[7]

Paraleloj kaj intersekcoj redakti

 
 Uzado de la termino "aliseksemismo" elstarigas la paralelojn inter kontraŭgejaj sentoj kaj aliaj formoj de antaŭĵuĝoj, kiaj rasismo, antisemitismo, kaj seksismo
— Gregory M. Herek, enketisto, verkisto, kaj profesoro de psikologio ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Davis.[8]

Iuj argumentis, ke aliseksemismo similas al rasismo tiel, ke ambaŭ kreas privilegiojn por dominantaj grupoj en iu socio. Ekzemple, pruntante la rasan koncepton blanka privilegio, la koncepto aliseksema privilegio[9] estis aplikita al la avantaĝoj de (supozita) aliseksemo en la socio, kiujn aliseksemuloj ne rimarkas. Laŭ la analogio, ĝuste kiel rasismo kontraŭ neblankuloj metas blankulojn en superan socian pozicion al neblankuloj, aliseksemismo metas aliseksemulojn kaj aliseksemajn rilatojn en superan socian pozicion al nealiseksemuloj kaj nealiseksemaj rilatoj. Responde, iuj komentistoj rimarkas malsamaĵojn[10] inter la kategorioj raso kaj seksa orientiĝo, pretendante, ke ili estas tro kompleksaj por subteni iujn ajn ĝeneraligojn. Diverseca trejnisto Jamie Washington rimarkis, ke kvankam aliseksemismo kaj rasismo estas "teksitaj el la sama ŝtofo," ili "ne estas la sama afero."[11]

La aferoj tamen ne estas reciproke ekskludaj. Aliseksemismo povas intersekci rasismon, plu emfazante malsamaĵojn inter arbitraj grupoj de homoj.[12] Ekzemple, aliseksemismo povas pliseverigi la efektojn de rasismo per:

  • aldono de nejustaĵoj al homo, kiu jam alfrontas nejustecon pro sia raso;
  • establo de sociaj hierarkioj, kiuj estas enportitaj en la komunumojn de ambaŭ grupoj. Tio estas, blankaj homoj povas havi privilegion en GLAT-a komunumo, aliseksema homo povas havi privilegion en neblanka komunumo, kaj homoj alfrontantaj ambaŭ formojn de diskriminado povas senti sin ĉie malplivaloraj.

Same, rasismo povas kaŭzi, ke GLAT-aj homoj devas alfronti pluan diskriminadon aŭ perforton, se ili apartenas al, aŭ ŝajnas aparteni al, socie malplivalorigita rasa kategorio.[13] Iuj el la privilegioj donataj al homoj, kiuj estas blankaj kaj (perceptitaj) aliseksemuloj inkludas, sed ne estas limigitaj al, socia akcepto, prestiĝo, libereco de negativaj stereotipoj kaj la komforto esti laŭnormaj kaj, sekve, ne almarĝenigitaj aŭ rigardataj kiel apartaj.[14]

Kiel aro de kredoj kaj sintenoj redakti

Individua kaj grupa niveloj redakti

Aliseksemismo, kiel aro de kredoj kaj sintenoj, dependas de kerna principo, laŭ kiu samseksemo kaj ambaŭseksemo ne normale ekzistas kaj, tial, estas psikaj malsanojaberaciaj kondutoj.[15] En aliseksemisma ideologio aŭ mensostato, oni malakceptas la koncepton seksa orientiĝo aŭ decidas, ke ĝi ne estas atentinda. Aro de pli nuancaj aliseksemismaj vidpunktoj, kiujn iuj povas rigardi kiel kredoj, dogmoj, apelacioj al aŭtoritatoj, aŭ popularaj kredoj, sed aliaj konsideras komuna saĝeco, universalaj veroj, naturaj leĝoj, aŭ soci-biologia scio povas inkludi, interalie, la jenaj:

 
Broŝuro uzata de la grupo Save Our Children en 1977
  • "Ne-aliseksemaj personoj gardu siajn seksajn orientiĝojn privataj (t.e., ili restu 'enŝrankaj')."[1] p. 15
  • "Gejaj viroj ne estas 'realaj' viroj kaj lesbaninoj ne estas 'realaj' virinoj" pro la socie ĉiea vidpunkto, ke aliseksemaj allogoj aŭ agoj estas la "normo" kaj do superaj.[9]
  • "Dio kreis Adamon kaj Evan, ne Adamon kaj Stevon" kaj similaj esencismaj kulturaj nocioj, laŭ kiuj vireco/maskleco kaj ineco/femineco estas komplementaj.
  • "Samseksemo estas fia, kontraŭdia, aŭ kontraŭnatura, do estas peko aŭ subhoma."[1] p. 18
  • "Samseksemuloj ne povas biologie reprodukti infanojn, do ili devas varbi niajn infanojn." (Tion diris Anita Bryant dum sia kampanjo Save Our Children en Usono.)
  • "Pro sia vivstilo, samseksemuloj ne havas familiojn kun infanoj, do ili subfosas la pluvivadon de la homa raso (naskismo)."
  • "Samseksemo estas afekcia aŭ psika malsano aŭ simple socia malsano, do, ĝi povas esti kuracata kaj eliminita. Se ĝi ne estos eliminita, ĝi kondukos al socia malintegriĝo kaj socia disfalo."
  • "Samseksemuloj povas esti konvertitaj al aliseksemo."[1] p. 109

En klopodo konsciigi homojn pri siaj aliseksemismaj vidpunktoj, Mark Rochlin konstruis demandaron en 1977, el demandoj, kiujn nealiseksemaj homoj ofte devas alfronti, sed ne aliseksemuloj, ekzemple: "Viaopinie, kio kaŭzis vian seksan orientiĝon?" Tiu "demandaro por aliseksemuloj" ofte estas distribuita en universitataj kampoj por konsciigi studentojn pri aliseksemismaj sociaj antaŭjuĝoj kontraŭ GLAT-aj homoj.[16]

Institucia nivelo redakti

Aldone al sintenoj de individuoj aŭ sociaj grupoj, aliseksemismo ankaŭ povas ekzisti kiel la esprimado de sintenoj en institucio. Rezulte, lernejoj, malsanulejoj, kaj malliberejoj povas agi kvazaŭ ekspozicioj de aliseksemismaj sintenoj diversmaniere. Unue, lernejoj povas plenumi tiujn sintenojn kaj ideojn per neegalaj kaj nekoheraj disciplinaj agoj. Ekzemple, oni povas pli severe puni samsekseman paron, kiu malobservas lernejajn regulojn, ol alisekseman paron, kiu faris la saman aŭ ekvivalentan agon. Ankaŭ, malsanulejoj povas limigi pacientajn vizitojn nur al proksimaj parencoj, kaj ekskludi samseksajn partnerojn.[17]

Kiel diskriminacio redakti

Evidenta aŭ malkaŝa redakti

Ĉi tiu speco de aliseksemismo inkludas kontraŭgejajn leĝojn, politikojn, kaj instituciajn praktikojn, ĉikanadon surbaze de seksa orientiĝo aŭ perceptita seksa orientiĝo; stereotipoj, diskrimina lingvaĵo kaj parolado, kaj aliaj formoj de diskriminacio kontraŭ GLAT-aj homoj, ekzemple:

Implica aŭ kaŝa redakti

Tiu formo de aliseksemismo operacias per nevidebleco, subreprezentado, kaj viŝado. Ĝi inkludas:

  • Manko de reprezentado, aŭ subreprezentado, de samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj homoj en reklamado al la ĝenerala publiko;
  • Cenzuro de samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj roluloj, temoj, kaj aferoj en verkoj artaj, literaturaj, aŭ amuzaj;
  • Ekskludo de la samseksemo aŭ ambaŭseksemo de historiaj kaj politikaj ikonoj; prezento de ili kiel aliseksemaj;
  • Plena evitado de mencioj pri tiuj personoj kaj iliaj pozitivaj kontribuaĵoj, precipe en amaskomunikiloj de aktualaĵoj;
  • Kontekste de seksa edukado aŭ profesia konsilio, diskutante nur aliseksajn partnerojn kiam parolante pri virina aŭ vira seksa allogo kaj aktiveco;
  • Silento pri aferoj, kiuj tuŝas samseksemajn kaj ambaŭseksemajn homojn en la lernejo aŭ laborejo, aŭ foresto de diskuto pri ili el pozitiva vidpunkto;
  • Evoluigado kaj uzado de cenzurprogramaro por elfiltri informon kaj retejojn, kiuj koncentras sin je samseksemo aŭ ambaŭseksemo;
  • Poŝta cenzuro kaj landlima kontrolo aŭ dogana forpreno de publikaĵoj, deciditaj kiel obscenaj nur surbaze de samseksema enhavo, eĉ kiam ili enhavas nenian erotikan aŭ pornografian materion;
  • Laboraj medioj, kiuj silente devigas gejojn, lesbaninojn, kaj ambaŭseksemulojn ne malkaŝi sian seksan orientiĝon per diskutado de siaj rilatoj, dum aliseksemuloj rajtas libere diskuti siajn rilatojn kaj geedzecon;
  • En publikaj bibliotekoj aŭ librovendejoj: malakcepto, forigo aŭ detruo de infanlibroj, filmoj, aŭ afiŝoj kun samseksemaj temoj;
  • Rifuzo inkludi la familiojn de samseksaj patroj aŭ patrinoj en lernejaj eventoj, aŭ reprezenti tian familian diversecon en lernejaj instruplanoj; vidu ankaŭ kontraŭbiasa instruplano;
  • Deviga aŭ perforta seks-reasigna kirurgio al gejaj viroj, lesbaj virinoj, kaj ambaŭseksemuloj.
  • Perforta malaperigo, damnatio memoriae, ostracismo, evitado, kaj aliaj formoj de socia malakcepto por igi samseksemulojn aŭ ambaŭseksemuloj personae non gratae.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Jung, Patricia Beattie; Smith, Ralph F.. (1993) Heterosexism: An Ethical Challenge. ISBN 0-7914-1696-8.
  2. 2,0 2,1 Accueil. Granddictionnaire.com (2013-05-13). Alirita 2014-01-12.
  3. homophobia Dictionary.com. Dictionary.com (2008). Alirita 2008-01-29.
  4. homophobia - Dictionary definition and pronunciation - Yahoo! Education. Education.yahoo.com. Arkivita el la originalo je 2013-12-04. Alirita 2014-01-12.
  5. Dines, Gail (2002). Gender, Race, and Class in Media: A Text-Reader. ISBN 0-7619-2261-X.
  6. Definitions: Sexual Prejudice, Homophobia, and Heterosexism. Psychology.ucdavis.edu. Arkivita el la originalo je 2013-12-29. Alirita 2014-01-12.
  7. 7,0 7,1 Franklin, Karen (1998). "Inside the Minds of People Who Hate Gays" Retrieved May 29, 2008: http://www.pbs.org/wgbh/pages/frontline/shows/assault/roots/franklin.html
  8. Gregory M. Herek. "Definitions: Homophobia, Heterosexism, and Sexual Prejudice" Arkivigite je 2013-12-29 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. 9,0 9,1 Johnson, Allan J.. (1997) The Gender Knot, p. 149. ISBN 1-56639-519-4.
  10. Celebrities. Alirita 4 July 2016.
  11. Issues of race and sexuality discussed, Susquehanna Crusader Online, accessed Aug 29, 2009. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2016-10-05.
  12. Tatum, Beverly. (1997) Why are all the Black kids sitting together in the cafeteria?, p. 21–22.
  13. (2008) Heterosexism and Homophobia. Encyclopedia of Race and Racism, 2, 1–4. Alirita la 31-an de marto 2008 ĉe Gale Virtual Reference Library: http://find.galegroup.com/ips/start.do?prodId=IPS Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  14. Simoni, J. M. & Walters, K. L. (2001). Heterosexual Identity and Heterosexism: Recognizing Privilege to Reduce Prejudice. Journal of Homosexuality, 1(1), 157–173. Alirita la 30-an de marto 2008 de Google Scholar: http://www.haworthpress.com/store/E-Text/View_EText.asp?a=3&fn=J082v41n01_06&i=1&s=J082&v=41
  15. Johnson, Allan J.. (1997) The Gender Knot, p. 17. ISBN 1-56639-519-4.
  16. The Pink Practice - Heterosexuality Questionnaire. Alirita 4-a de julio 2016.
  17. Heterosexism and Homophobia. Encyclopedia of Race and Racism, 2, 1–4. Alirita la 31-an de marto 2008 de Gale Virtual Reference Library: http://find.galegroup.com/ips/start.do?prodId=IPS Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  18. Garnets, Linda; Kimmel, Douglas C.. (1993) Psychological perspectives on lesbian and gay male experiences. ISBN 0-231-07884-6.
  19. American Civil Liberties Union: Free Speech, Free Expression and Prom Arkivigite je 2009-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  20. Who are you taking to the prom this year?. American Civil Liberties Union (31 December 2000). Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 18 September 2013. “Aaron Fricke decided he wanted to go to his senior prom with Paul Guilbert. His principal wouldn't let him.”.
  21. GordonMoyes.com » Parliamentary Inquiries – Same Sex Adoption. Arkivita el la originalo je 2017-10-07. Alirita 4 July 2016.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heterosexism en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hétérosexisme en la franca Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heterosexism en la angla Vikipedio.