Aliumo (Allium) estas genro de unukotiledonaj florplantoj kiuj enhavas centojn da specioj, kiel la kultivataj cepo, ajlo, askolono, ŝaloto, poreo, kaj ŝenoprazo. La genra nomo Allium estas la Latina vorto por ajlo,[1][2] kaj la tipa specio por la genro estas Allium sativum kio signifas "kultivata ajlo".[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aliumo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Allium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lineo la unua priskribis la genron Allium en 1753. Kelkoaj fontoj aludas al la greka αλεω (aleo, eviti) pro la akra odoro de ajlo.[4] Variaj specioj de Allium estis kultivitaj el la plej fruaj epokoj, kaj ĉirkaŭ dekduyo da specioj estas ekonomie gravaj kiel agrokultivaĵoj, aŭ kiel ĝardenaj legomoj, kaj pliiĝanta nombro de specioj estas gravaj kiel ornamplantoj.[4][5]

La decido inkludi specion en la genro Allium estas taksonomie malfacila, kaj la limoj inter specioj estas ofte neklaraj. Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de specioj estas inter tiom malalte kiom ĉirkaŭ 260,[6] kaj tiom alte kiom ĝis 979.[7]

La specioj de la genro Allium estas troveblaj en moderaj klimatoj de la Norda Hemisfero, escepte kelkaj specioj kiuj ekzistas en Ĉilio (kiel A. juncifolium), Brazilo (A. sellovianum), kaj tropika Afriko (A. spathaceum). Ili varias laŭ alto inter 5 cm kaj 150 cm. La floroj formas umbelon pinte de senfolia tigo. La bulboj varias laŭ grando inter specioj, el malgranda (ĉirkaŭ 2–3 mm de diametro) al plej granda (8–10 cm). Kelkaj specioj (kiel la Kimra cepoVintra cepo A. fistulosum) disvolvigas dikecajn foli-bazojn anstataŭ formi bulbojn.

Kelkaj specioj redakti

  • Poreo (Allium ampeloprasumA. porrum)
  • Ŝaloto (Allium ascalonium)
  • Cepo (Allium cepa)
  • Vintra cepo, printempa cepo aŭ japana cepo (Allium fistulosum, sin.: A. altaicum, A. ceratophyllum, Cepa sissilis, C. ventricosa)
  • Ajlo (Allium sativum)
  • Ŝenoprazo (Allium schoenoprasum)
  • Ĉina ajlo (Allium tuberosum)

Notoj redakti

  1. Quattrocchi 1999, vol. 1 p. 91.
  2. Gledhill, David (2008). "The Names of Plants". Cambridge University Press. ISBN 9780521866453 (hardback), ISBN 9780521685535 (paperback). pp 43
  3. Allium In: Index Nominum Genericorum. In: Regnum Vegetabile (see External links below).
  4. 4,0 4,1 Eric Block. (2010) Garlic and Other Alliums: The Lore and the Science. Royal Society of Chemistry. ISBN 978-0-85404-190-9.
  5. Dilys Davies. (1992) Alliums: The Ornamental Onions. Timber Press. ISBN 0-88192-241-2.
  6. Knud Rahn. 1998. "Alliaceae" pages 70-78. In: Klaus Kubitzki (editor). The Families and Genera of Vascular Plants volume III. Springer-Verlag: Berlin;Heidelberg, Germany. ISBN 978-3-540-64060-8
  7. The Plant List, for genus Allium[rompita ligilo]

Bibliografio redakti

  • Quattrocchi, Umberto (1999). CRC world dictionary of plant names: common names, scientific names, eponyms, synonyms, and etymology. Boca Raton, FL: CRC Press. ISBN 978-0-8493-2673-8. [1] Alirita la 10an de Julio 2018.