Aliye Macide el-Mehdi

Aliye Macide el-Mehdi, alternativa skribmaniero Alia Al-Mahdy, ankaŭ Alia al-Mahdi (egiptarabe: علياء ماجدة المهدى‎‎, IPA: [ʕælˈjæːʔ ˈmæɡdæ (ʔe)lˈmæhdi, ˈʕæljæ-]; naskiĝis la 16-an de novembro 1991 en Egiptio), estas egipta Interreta aktivulino pri virinaj rajtoj kiu fariĝis konata aktivulino ĉar ŝi metis en sia blogo nudajn fotojn de si mem nur en ŝtrumpoj, por protesti kontraŭ la limigoj al libera opinio-esprimado, fotojn kiujn ŝi en Facebook priskribis kiel "krioj kontraŭ perforto, rasismo, seksismo, seksa persekutado kaj hipokriteco en la socio"[1][2]. Post seksperforto kun arestoj, kidnapoj kaj mortminacoj[3][4], ŝi en 2013 ricevis politikan azilon en Svedio kie ŝi fondis la svedan sekcion de FEMEN.

Aliye Macide el-Mehdi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1991 (1991-11-16) (32-jaraĝa)
en Kairo
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Usona universitato en Kairo
Okupo
Okupo aktivulo • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr
Israeli women declaring solidarity with El-Mehdi
Israelaj virinoj deklaras solidarecon kun El-Mehdi.

El-Mehdi priskribas sin kiel "laika, liberala, feminisma, vegetarana kaj individuisma egipto, kiu fariĝis ateisto en la aĝo de 16 jaroj"[5].

El-Mehdi ankaŭ metis en Facebook foton de viro en hiĝabo. Laŭ ŝi la surmeto de hiĝabo en Egiptio ne estas persona elekto sed rezultas de religia kaj socia premo por ke virinoj povu promeni surstrate sen psika ĝenigo[6][7].

La kampanjo de Elmahdy estis subtenita de grupo de virinoj, kiuj fuĝis Iranon kaj prenis nudan foton. La fotoj estis presitaj en la Nuda Revolucia Kalendaro dediĉita al Elmahdy kaj publikigita dum la Internacia Tago de Virinoj[8]. Ankaŭ en Israelo ĉirkaŭ 40 virinoj kolektiĝis nude por grupa foto en subteno al Elmahdy[9] .

La germana-franca televidostacio ARTE en 2013 produktis dokumentan filmon pri ŝia agado: Pierre Toury, Sid Ahmed Hammouche & Patrick Vallélian: "Ägypten: Ihr Akt gegen die Scharia" (Egiptio: ŝia agado kontraŭ la ŝario).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • (angla) Blogo de Aliye Macide el-Mehdi
  • (angla) Who Is Afraid of Alia’s Nudity?, Artikel von Sara Emiline Abu Ghazal in Sawt al Niswa, 18. November 2011
  • (angla) The Naked Bodies of Alia, Artikolo de Sara Mourad en Jadaliyya, la 1-an de januaro 2013.

Referencoj redakti

  1. (en) "Egypt activist posts herself nude, sparks outrage", Ynetnews (anglalingva retejo kun informoj pri Israelo kaj Mezoriento) la 17-an november 2011, alirite la 16-an de decembro 2019.
  2. (angla) Gianluca Mezzofiore, "Aliaa Magda Elmahdy, Nude Blogger, Gains Support from Egyptian Diaspora". International Business Times, la 18-an de novembro 2011.
  3. (angla) Amrutha Gayathri, "Has Aliaa Magda Elmahdy's Nude Photography Hurt the Cause of Egypt's Liberals?", International Business Times, la 21-an de novembro 2011, arĥivita de la originalo la 10-an de julio 2012.
  4. (angla) "Interview with bare-breasted mosque protester", Sveda radio, la 3-an juli 2013.
  5. (angla) "New Pictures of Aliaa Magda Elmahdy, the Nude Blogger". International Business Times, arĥivita de la originalo, la 23-an de januaro 2012.
  6. (angla) "Egyptian blogger Aliaa Elmahdy: Why I posed naked", CNN, la 19-an de novembro 2011.
  7. (angla) "It’s a way of saying to men: ‘See how this feels!", France24, la 14-an de novembro 2011.
  8. (nederlanda) "Naakt protest op internationale vrouwendag" (Nuda protesto dum la internacia virina tago), RTV Noord-Holland, la 8-an de marto 2012.
  9. (angla) Roi Kais, "Israelis strip in support of Egypt blogger", Ynetnews, la 20-an de novembro 2011.