Aljes Razanaŭ

Aljes Razanaŭ (beloruse: Алесь Сцяпанавіч Разанаў; n. 5-an de decembro 1947 en Bresta regiono - 26-an de aŭgusto 2021) - estis belorusa poeto kaj tradukisto.

Aljes Razanaŭ
Aljes Razanaŭ en Minsko, 2011
Aljes Razanaŭ en Minsko, 2011
Persona informo
Алесь Сцяпанавіч Разанаў
Naskiĝo 5-an de decembro 1947 (1947-12-05)
en Sialiec
Morto 26-an de aŭgusto 2021 (2021-08-26) (73-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato • Brest State University vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • poeto • prozisto • eseisto vd
Laborkampo poezio • traduko el la angla • translations from Lithuanian language vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Aljes Razanaŭ naskiĝis en familio de oficistoj. Lia patro, Stefano Razanaŭ, devenis de Tambova provinco, alveturis kun geodezia ekspedicio en Belorusio antaŭ Granda Patriota milito kaj restis ĉi tie. En la jaro 1966 Aljes Razanaŭ ekstudis je filologia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato. Samtempe kun studado, li laboris en unu el uzinoj en Minsko. En oktobro de la jaro 1968, li kun kelkaj aliaj studentoj-filologoj mesaĝis leteron al tiatempa komunista estro de Belorusa SSR Petro Maŝerov kun peto returni instruadon en belorusa lingvo. La leteron subskribis kelkcent homoj. Kiel rezulto - Aljes Razanaŭ kun aliaj estroj de ĉi tia propono estis kalumnitaj kiel burĝaj naciistoj, kio promesis pliajn persekutojn.

Post tio kiam Razanaŭ kun geamikoj vizitis antaŭe persekutitan belorusan poetinon Larisa Henijuŝ; li estis elpelita el universitato pro fiasko en ekzameno (malgraŭ tio, ke li ĉiam estis avangardulo en studado). Pro subteno fare de Maksim Tank, li kontinuis studadi je filologia fakultato en pedagogia instituto en Brest, kion li finis en la jaro 1970.

Dum la jaroj 1970-1971 li laboris kiel instruisto de belorusa lingvo kaj literaturo en vilaĝa lernejo. De la jaro 1972 vivis en Minsko, laboris kiel literatura kunaganto en gazetaro. Dum 1974-1986 - redaktoro de eldonejo "Mastackaja litaratura". De 1989 li estis vicprezidanto de belorusa PEN-centro.

Verkaro redakti

Kiel poeto li debutis en la jaro 1961. Aŭtoro de versaroj "Renaskiĝo" (1970), "Poreterne" (1974), "Koordinatoj de estado" (1976) "Vojo-360" (1981), "Pinto de sago" (1988), "En urbo estras Rahvalod", "Ĉasado en paradiza valo", "Wortdichte" (2003, germane). Estas konata kiel poeto-novemulo, aŭtoro de novaj poeziaj formoj. Tradukadas de litova, latva, kartvela, bolgara, serba, ĉeĥa, angla lingvoj.

Literaturo redakti

  • Калеснік У. Страла і мэта // Калеснік У. Усё чалавечае: літаратурныя партрэты, артыкулы, нарысы. - Менск, 1993.
  • Кісліцына Г. Алесь Разанаў: Праблема мастацкай свядомасці. - Мн., 1997.
  • Конан Г. Узыходжанне //Полымя. 1997, № 12.
  • Разанаў Алесь //Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. - МН.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с. : іл. ISBN 5-340-00709-X
  • Разанаў Алесь //Беларускія пісьменнікі: Бібліяграфічны слоўнік. У 6 т. Т. 5. Мінск, 1995. С. 126-129.
  • Разанаў Алесь // Дэмакратычная апазіцыя Беларусі: 1956-1991. Персанажы і кантэкст. -Мн.: Архіў Найноўшае Гісторыі, 1999. ISBN 985-6374-08-1